Lusevera

komunumo de Italio

Lusevera - jen itale, friule Lusèvare - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 596 loĝantoj. Kristana patrono estas la antikva Camillus de Lellis, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Kobarid (SLO), Gemona del Friuli, Montenars, Nimis, Resia, Taipana, Tarcento kaj Venzone.

Lusevera
Lusevera
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
RegionoFriulo-Venecio Julia
ProvincoUD Udine
Geografia situo46° 16′ N, 13° 16′ O (mapo)46.26666666666713.266666666667Koordinatoj: 46° 16′ N, 13° 16′ O (mapo)
Alto super marnivelo325 m
Areo52 km²
Loĝantaro596 (2023)
Loĝdenso11 loĝantoj/km²
SubdividaĵojCesariis, Micottis, Musi, Pers, Pradielis, Vedronza, Villanova
Najbaraj komunumojKobarid (SLO), Gemona del Friuli, Montenars, Nimis, Resia, Taipana, Tarcento kaj Venzone
PatronoCamillus de Lellis
Festa tago14-a de julio
Nomo de loĝantojluseveresi
Poŝtkodo33010
Imposta kodoE760
Kodo laŭ ISTAT030051
Telefona prefikso0432
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

La administrejo situas en la vilaĝeto Vedronza (Njivica). La ceteraj loĝataj frakcioj estas:

  • Cesariis (Podbardo)
  • Lusevera (Bardo)
  • Micottis (Sedlišča)
  • Musi (Mužac)
  • Pers (Brieh)
  • Pradielis (Ter)
  • Villanova delle Grotte (Zavarh)

Ne vere ekzistas ĉefloko de la komunumo - ĉiuj partoj estas nur vilaĝetoj. Parto de la komunuma teritorio apartenas al la naturparko de la Juliaj Alpoj.

Apud la vilaĝeto Micottis situas la loĝloko Lusscavaz. Laŭlonge de la ŝtatvojo al la Tanamea montpasejo troviĝas la vilaĝo Sriegnibosch.

Eksteraj ligiloj

redakti