Mārupe

urbo en Latvio

Mārupe estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la sudo de Latvio, apud limo de Rigo. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Mārupe. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 43 km de Jelgava kaj 9 km de centro de Rigo.[1]

Mārupe
Urbo
Kulturdomo kaj urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Mārupe
LandoLatvio Latvio
MunicipoMārupe
Historia regionoLivonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Supermara alteco10 m s. m.
Koordinatoj56° 54′ 03″ N 24° 02′ 52″ O / 56.90083 °N, 24.04778 °O / 56.90083; 24.04778 (mapo)
Areo20,5 km² (2 050 ha)
Loĝantaro16 826 (29.01.2021)
Denseco820,78 loĝ./km²
Urborajtoj2022
HorzonoEET (UTC+2)
 - somera tempoEEST (UTC+3)
PoŝtkodoLV-2167
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Mārupe
Retpaĝo: marupe.lv

Ĝis 2022, Mārupe estis la plej granda vilaĝo en Latvio laŭ populacio. La ŝtatleĝo kondiĉas ke de 1-a julio 2022, Mārupe estis koncedita urborajtoj. La administrado de distrikto Mārupe kontraŭbatalis ĝin, kredante ke la konstruado de la setlejo kaj rilatoj kun la apudaj teritorioj ne egalrilatis al la urbostatuso, aliflanke, la leĝo estis promulgita.[2]

Historio

redakti

La teritorio de Mārupe komencis formiĝi ekonomie en la 19-a jarcento. La nombro da terposedantoj pliiĝis precipe post la agrara reformo de 1920, kaj antaŭ Dua Mondmilito paroĥo Mārupe estis la plej malgranda sed plej dense loĝita distrikto en Riga regiono.

Dum la tempo, Mārupe preskaŭ kunfandiĝis kun Rigo kaj la najbara vilaĝo Tīraine, de kiu ĝi estas apartigita nur per administraj limoj.

Geografio

redakti

Setlejo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[3] Tra la setlejon fluas rivero Mārupīte, la alfluanto de Daŭgavo. Sudokcidente de Mārupe estas grandaj marĉoj.

Averaĝa temperaturo estas -5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[3]

Loĝantaro

redakti

Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 16 544 personoj sur areo de 18,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 911 loĝantoj/km².

Ekonomio

redakti

La plej grandaj kompanioj registritaj en Mārupe laŭ spezo en 2020 estis vojtransporta kompanio "Kreiss", komercisto de aŭtopartoj "Inter Cars Latvija", komputila pograndisto "Also Latvia", elektra ekipaĵo kaj komputila pograndisto "MoonCom".[4]

Transporto

redakti

La ĉefa ŝoseo de la setlejo estas P1132 Rigo-Jaunmārupe. La fervoja stacio Tīraine sur linio Rigo-Jelgava estas 2 km de Mārupe, en 2022 26 persontrajnoj ĉiutage veturas al Rigo kaj Jelgava. La Rigaj urbobusoj veturas al Mārupe.

Galerio

redakti

Referencoj

redakti
  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. «Par pilsētas statusa piešķiršanu Mārupes ciemam». marupe.lv. (latve)
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. Lursoft statistiko

Eksteraj ligiloj

redakti

Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Mārupe en Vikimedia Komunejo