Malcolm Fraser

John Malcolm Fraser (naskiĝis la 21-an de majo 1930 en Toorak, Viktorio, Aŭstralio, mortis la 20-an de marto 2015 en Melburno) estis aŭstralia politikisto organiziĝinta en la Liberala Partio de Aŭstralio. De la 12-a de novembro 1975 ĝis 11-a de marto 1983 li estis ĉefministro de Aŭstralio.

Malcolm Fraser
Persona informo
John Malcolm Fraser
Naskiĝo21-an de majo 1930 (1930-05-21)
en Toorak
Morto20-an de marto 2015 (2015-03-20) (84-jaraĝa)
en Melburno
TomboMelbourne General Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoAŭstralio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materKolegio Magdaleno
The King's School, Tudor House (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioLiberala Partio de Aŭstralio (1954–2009) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Malcolm Fraser
Familio
PatroNeville Fraser (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oTamie Fraser (en) Traduki (1956–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj4
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enKanbero vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Malcolm Fraser 1977

Malcolm Fraser estis la pli juna el du infanoj de la patrino Una Woolf, el juda familio, kaj la patro John Neville Fraser, skota juristo. En la universitato de Oksfordo en Britio li studis filozofion, politikon kaj ekonomikon.

De 1966 ĝis 1968 Fraser estis ministro pri defendo en la registaro de la ĉefministro Harold Holt kaj de 1968 ĝis 1969 ministro pri eduko kaj scienco en la registaro de John Gorton. De 1969 ĝis 1971 li refunkciis kiel ministro pri defendo en la registaro de John Gorton. Post kiam la sekva ĉefministro Gough Whitlam sub forte pridisputataj cirkonstancoj estis malpostenigita en 1975, la ĝenerala goberniestro de Aŭstralio taskigis la ministron Fraser transpreni la postenon de ĉefministro. En la sekva parlamenta baloto de la 12-a de decembro 1975 Malcolm Fraser en tiu posteno estis konfirmita per grandega plimulto de la civitanoj kaj sekve parlamentanoj de Aŭstralio.

Dum lia sep-jara ĉefministreco Malcolm Frazer realigis multajn reformojn pri homaj rajtoj kaj engaĝiĝis en internaciaj organizaĵoj subtene de la movadoj de nigrahaŭtaj afrikanoj ekzemple en Sudafriko. Li daŭrigis la konservativan ekonomikan politikon de Aŭstralio, kontraŭe al la tiutempe tutmonda tendenco de ekonomia malreguligo kaj liberaligo inkluzive de privatigo de antaŭe ŝtataj entreprenoj, kiun tiutempe antaŭenpuŝis la brita ĉefministrino Margaret Thatcher. Lia posteulo kiel ĉefministro iĝis Bob Hawke.

En 1956 Malcolm Frazer geedziĝis kun Tamara Beggs kaj kun ŝi havas kvar gefilojn. En 1997 li estis inter la originaj subskribantoj de la Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj, kiun proponis la Inter-Aga Konsilio de eksaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj.