Serio (matematiko)
(Alidirektita el Malfinia serio)
Ĉi tiu artikolo temas pri serio kiel matematikaĵo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon la apartigilon serion.
Serio en matematiko estas vico u, konsiderata kune kun ties vico v de partaj sumoj: vn=u0+u1+... +un, t.e.
- v1=u0+u1
- v2=u0+u1+u2
- ....
- vj=u0+u1+... +uj
- ......
- vn=u0+u1+... +uj+... +un
Pri maksimuma donita entjero n, la serio estas finia serio, kaj serio kun nefinia nombro de termoj estas nefinia serio.
La harmona serio estas tiu serio, kies ĝenerala termo egalas al 1/n; ĝi ne konverĝas.
La geometria serio estas tiu, kiu baziĝas sur geometria progresio; ĝi konverĝas, nur se la absoluta valoro de ĝia kvociento estas strikte malpli granda ol 1.
Rimarko: Ne ekzistas formala diferenco inter la nocioj de vico kaj serio. Ĉiun vicon oni povas konsideri ankaŭ kiel serion. La diferenco aperas nur, kiam temas pri konverĝo, ĉar por serio oni interesiĝas pli pri la konverĝo de la vico v de partaj sumoj, ol pri tiu de u.
Fonto: ReVo
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.research.att.com/~njas/sequences Surlinia enciklopedio de entjeraj vicoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojVikipedioVikipedio:DiskutejoProgramistoVikipedia diskuto:DiskutejoEsperantoSmrčinyŜablono:Informkesto busoListo de lingvoversioj de VikipedioLago de Zurikox3js4Helga PlötnerHelpo:EnhavoDua MondmilitoVikipedio:KontaktojUzanto:Dominikkf7kiVikipedio:AktualaĵojVikipedio:Malgarantiodxq2jSeksumadoSaul B. RobinsohnMark Rutteve915Belga Olimpika KomitatoPortalo:KomunumoDosiero:Hôtel de ville Rillieux-la-Pape 3-2016.jpgĈeĥio en la Somera Olimpiko 2024Vikipedio:Artikolo de la monatoMasturbadoBritio en la Somera Olimpiko 2024Otto SchönbergerDick SchoofUsonoBelgio en la Somera Olimpiko 2024Serĉilo-optimumigo