Manĝebla frukto

manĝaĵo, manĝebla en la kruda stato; tiu servas al sia planto kiel kovrilo por porti ĝiaj semoj

Ĉi tie temas pri fruktoj de diversaj plantoj, kiujn la homo povas manĝi. Kelkaj lingvoj, ekzemple la ĉeĥa kaj la germana lingvoj havas kolektivan esprimon por nomi la fruktojn, manĝeblaj kaj ĝueblaj por la homo. Plej ofte oni manĝas la fruktojn krudaj, do ne kuiritaj. Sed kelktempe oni ankaŭ kuiras kaj bakas la fruktojn. Relative ofte oni preparas marmeladon, ĵeleon aŭ aliajn pli aŭ malpli dolĉajn manĝaĵojn el ili. Relative grava ankaŭ estas la konservado de fruktoj en ladskatoloj, vitraj konservujo, frostigita aŭ sekigita.La potaga konsumo de fruktoj en industrilandoj estas relative malalta. Ekzemple en Germanujo la pokapa taga konsumo de krudaj fruktoj kaj fruktproduktoj (sen fruktsukoj) ĉe viroj en 2008 estas nur 230 g kaj ĉe virinoj 278 g.

Manĝebla frukto
fruktokorbo

Klarigo de la esprimo

redakti
fruktobazaro en Barcelono.

La distingo inter fruktoj kaj legomoj estas malpreciza. Laŭ la difino en la nutraĵindustrio fruktoj estas de multjaraj plantoj kaj legomoj de unujaraj plantoj. La sukerenhavo de fruktoj plej ofte estas pli alta ol ĉ legomoj. En Botaniko frukto estiĝas el fertiligita floro. Legomoj ofte devenas de aliaj plantpartoj kiel radikoj (karotoj), tigoj (asparago, folioj [spinaco], burĝonoj (florbrasiko) aŭ semoj (faboj). Kapsikoj, tomatoj, legomkukurboj aŭ "zuchini", kukurboj kaj kukumoj ankaŭ estas laŭ la botanika difino fruktoj, ĉar ili kreskas el fertiligitaj floroj. Ĉar mankas al ili dolĉa gusto kaj ĉefe la acido, oni nomas ilin fruktolegomoj. Escepte rabarbo estas folitigo, do ofte estas rigardata kiel frukto.

Ĉiuspecaj sur fruktofoiro en Berlino

Rigardu ankaŭ

redakti

La sekva listo, ordigita laŭ la plantfamilioj, nur entenas sukajn fruktojn. Nuksoj aŭ aliaj fruktsimilaj sekaj manĝeblaj plantpartoj serĉu ĉi tie:

Lau la supra difino de fruktoj kaj legomoj. Serĉu la legome uzataj plantoj ĉi tie:

Listo de fruktoj laŭ plantfamilioj

redakti
kivetoj: maturaj fruktoj
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Actinidia argutaVerdŝela kivomalgranda verda frukto, tre dolĉa,
Actinidia deliciosaverda kivoverda fruktokarno, pli acida ol la ora kivo
Actinidia chinensisora kivoflava fruktkarno, pli dolĉa ol la verda kivo
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Mangifera indicamangotre grava frukto, multaj varioj
Mangifera caesiabaŭnobinjaosinonimo: Mangifera verticillata, ne tre konata ekster sudorienta Azio
Bouea macrophyllagandariomalaja parenco de mango
Spondias dulcisambarelosimile: Spondias cytherea,disvastigita en la tropikaj malaltaĵoj
Anarcadium occidentaleakaĵuoLa vera frukto estas nukso, sed la ŝvelinta pedunklo donas sukan pseŭdofrukton, tre agrabla k riĉa je vitaminoj.
Spondias purpureajokoto"jamaika ĉerizo"
Spondias mombinflava mombinoel Sudameriko
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Annona macroprophyllatailamoel Mezameriko
Annona reticulatareta anonosimilas al ĉerimolio
Annona squamosasukerpomosimilas al ĉerimolio, originas en tropikaj regionoj el Sudameriko
Annona cherimolaĉerimolioŝatata tropika frukto
Annona muricatagraviolopikilanonograviolon oni uzas por ĵeleo,glaciaĵo kaj trinkaĵo
Annona senegalensissenegala anonoofte uzata en la tradicia medicino
Annona x atemoyaatemojohibrido de anono kaj ĉerimolio
Asimina trilobapapaŭosimilas al ĉerimolio
Annona mucosabiribaotropika Ameriko
Stelechocarpus buraholkepeloel sudorienta Azio
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Carissus cordatakarandoHindio kaj Birmo
Hancornia speciosamangabobrazila indiĝena arbo kies fruktoj oni konsumas nature, en sukoj k.a.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Monstera deliciosaserimaoankaŭ ofta ĉambroplanto en Eŭropo
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Bactris gassipaespeĵibajoel Sudameriko, eble la origina centro estas en Peruo.
Phoenix dacyliferadaktilotre malnova kulturplanto, fruktoj vendataj freŝaj aŭ sekigitaj
Salacca zalaccasalakosinonimo: Salacca edulis, la salakpalmo havas pseŭdotigo same kiel bananujo
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Vernonia amygdalinaamarfolioafrika arbusto, folioj estas manĝeblaj
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Durio zibethinusdurioĜi tiom odoraĉas, ke multaj flugkompanioj ne transportas ĝin. Por multaj sudazianoj ĝi tamen estas la plej delikata frukto de la mondo!
Matisia cordatazapoteosin. Quararibea ochrocalix. Nune oni preferas ĝin en Malvacoj. Estas multaj varioj en brazila k Perua amazonio.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Ananas commosusananasoLa ananaso estas pluropa frukto tre ŝatata. Estas multaj aliaj specioj uzataj kiel florornamaĵoj.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Dacryodes edulissafuooleoriĉa frukto el Afriko.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Dillenia indicahinda dileniofrukto el Azio, manĝebla kuirita kiel legomo.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Diospyros virginianausona diospiroĜi venas el suda Usono.
Diospyros lotuslotusdiospiroItale frutti de loti.
Diospyros kakikakinoko, japania persimonoŜatata oranĝkolora frukto.
Diospyros nigranigra persimonoĜi estas tre parenca al la filipina "mabolo" (Diopyros discolor).
Diospyros montanamontara persimonoDevenas el sudorienta Azio kaj Aŭstralio
Diospyros discolormaboloLa arbo ankaû donas bonan lignon
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Shepherdia argenteabubalberoUsonaj vakeroj spicis la bubalviandon per tiu frukto.
Hippophae rhamnoideshipofea beroUzata por fari sukon kaj marmeladon, tre riĉa je vit. C, la semoj donas oleon.
Elaeagnus multifloramultflora eleagnoekzotika drupo
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Vaccinium myrtillusmirteloArbusto kun bluaj beroj, ŝatata en Nordio.
Vaccinium vitis-idaeavakcinioUzata por fari konfitaĵojn.
Vaccinium oxycoccusoksikokoEn la sveda "tanbär" .
Vaccinium macrocarpumusona oksikokoLa pli granda "frato" de vakcinio.
Specioj de ArbutusarbfragojTiuj fruktoj similas al fragoj
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Tamarindus indicatamarindoguŝoj kun karnecaj acidetaj ariloj sur brunaj semoj

antaŭe: Eŭforbiacoj

latina nomoesperanta nomorimarkoj
Baccaurea motleyanarambajoPlanto el Malajzio, malaja nomo "paloh".
Antidesma buniusbunioAlta arbo el sudorienta Azio kaj okcidenta Australio.
Phyllanthus acidusgroselo aŭ stel-grososinonimo: Cicca acida, fruktoj uzataj por siropo kaj ĉatnio en Tajlando.
Baccaurea-specioj51 specioj, kiuj ĉiuj estas manĝeblaj
Phyllantus emblicaemblikoDevena el Barato kaj disvastigata en sudazio
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Flacourtia indicaramonĉioLa frukto venas el Madagaskaro kaj Sudazio.
Flacourtia inermislovioberoj kun 2-cm grandeco. Por fari ĵeleon, siropon kaj ĉatnion.
Dovyalis caffraumkokoloEl Sudafriko.
Dovyalis hebecarpaketembiloSimilas al umkokolo.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Opuntia ficus-indicafigokaktoGrava frukto el la aridaj tropikaj kaj subtropikaj zonoj.
Hylocereus undatusblanka pitajoKolombio produktas la plej multajn.
Hylocereus polyrhizusruĝa pitajo
Selenicereus megalanthusflava pitajo
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Sambucus nigrasambukoLa fruktoj liveras bongustan siropon kaj ĵeleon.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Carica papayapapajoGrava frukto kun medicina valoro.
Carica × heilbornii var. pentagonababako aŭ montpapajoGrava frukto kun medicina valoro.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Cornus maskornusa ĉerizosovaĝa frukto
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Cucumis melomelono, sukermelono, mielmelono kaj multaj aliaj tipojLaŭ la difino (rigardu supren] melono estas legomo, ĉar la planto ne estas plurjara.
Citrullus lanatusakvomelonoGrava frukto ŝatata en somero.
Sicana odoriferasikanorefreŝiga frukto
Cucumis metuliferuspikilhava kukumo, Kivanorefreŝiga frukto
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Mammea americanamameoFruko el Karibio kun abrikotsimila gusto.
Garcinia mangostanamangostanoLa arbo, kies fruktoj estas unu el la plej bongustaj, venas el Malazio.
Garcinia intermedia?sin. Rheedia edulis, el tropika Mezameriko kaj Sudameriko
Platonia insignisbakuriofrukto el Sudameriko
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Persea americanaavokadotre malnova kulturplanto
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Byrsonima crassifolianancograva frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C
Malpighia emarginataacerolograva frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Durio zibethinusduriovalora frukto el Tajlando
Grewia asiaticagreviodolĉe-acida frukto, el ĝi oni faras la sukon riĉa je vitamino C
Hibiscus sabdariffa sabdarifokarneca kaliko kun agrable acida gusto, uzata por fari dolĉaĵojn, limonadon, marmeladon kaj likvorojn
Quararibea cordatasudamerika sapotoĉupaĉupofrukto el sudameriko
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Lansium domesticumlanzonograva fruktarbo en Tajlando, Indonezio kaj Malajzio
Sandoricum koetjape santoloen Hindĉinio disvastigita arbo
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Myrciaria cauliflorajabutikabobrazila frukto kiu liveras bonegan ĵeleon.
Myrciaria rubrajamamonoorientazia frukto
Eugenia brasiliensisbrazila ĉerizoĉerizsimila gusto, braszila endemito
Eugenia uniflorapitangoFruktoj por freŝa konsumo kaj por ĵeleo, ŝorbeto kaj trinkaĵoj
Eugenia stipitataarazoalia nomo: amazon-gujavo, nur loka signifo en meza kaj suda Amerikoj
Ugni molinae ĉilia gujavo, ĉilia mirtoĈilia mirta kaĉo gustas kiel miksaĵo inter pomo kaj mirtelo
Psidium cattleianumruĝa arasaokonata en Sudameriko, simila frukto: Psidium quineense (brazila gujavo)
Psidium friedrichsthalianumkostarika gujavokultivata en meza Ameriko kaj la karibaj insuloj
Syzygium cuminisizigioLa frukto estas manĝata freŝa.
Syzygium aqueumblanka jambosoŜatata de infanoj. Uzataj por trinkaĵoj kaj siropo
Syzygium javanicumJava jambosofruktoj povas esti verd-blankaj aŭ ruĝaj.
Syzygium malaccensemalaka jamboso,freŝe la frukto estas preskau sengusta.
Syzygium jambosjambosola plej ŝatata el la fruktoj de la genro Sizigio.
Acca sellowianafeiĵoo aŭ brazila gujavoFeiĵoo havas guston kaj aspekton similajn al de gujavoj.
Psidium guajavagujavograva tropika frukto.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Ficus caricafigograva frukto, oni manĝas ĝin freŝe, sekigite kaj kiel konfitaĵo.
Moruso albamoruso blankaflav-blanka frukto, arbo por nutri silkraŭpojn.
Morus rubramoruso ruĝaruĝa beroj. La bero estas agrable acida
Morus nigramoruso nigranigraj beroj, la plej grava morusfrukto.
Artocarpus heterophyllusjakvoLa gusto de la frukto estas daktilsimila. Ankaŭ vendata kiel ladskatolo
Artocarpus atilis sin. A. incisapanfruktoPanfruktarbo estas ĝis 20m alta kun granda bela foliaro.
Artocarpus sericicarpussericikarpotrebongusta frukto
Artocarpus integerĉempedakofrukto el la tropika Azio
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Musa inkluzive Australimusa kaj EumusabananoMultaj genroj, specioj kaj kulturvarioj.
Muza x parasidiacaKuirbananoKutime oni kuiras ĝin sed estas manĝebla nature,
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Averrhoa bilimbibilimbofruktoj riĉaj je kalio kaj vitamino A
Averrhoa carambolakarambolo aŭ stelfruktoTre akveca frukto,la kversekca (transversa) tranĉo aspektas kiel stelo.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Pandanus tectoriuspandanopli spicaĵo ol frukto, hejmiĝas en Afriko
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Passiflora laurifoliaakvolimonoEkster sudorienta Azio apenaŭ konata.
Passiflora ligularisbarbadeno
Passiflora quadrangularisgigantgrenadiloLa plej granda pasiflora frukto.
Passiflora molissimakuruboFlava oblonga frukto.
Passiflora edulisgrenadiloViolkolora frukto plej parte por fari siropon kaj trinkaĵon, sed ankaŭ por manĝi freŝe.
Passiflora alatadolĉa grenadilofrukto preskaŭ senacida, parte por fari trinkaĵon, sed ĉefe por manĝi freŝe.
Passiflora edulis f flavicapaflava grenadiloplej kultivata en Brazilo, la formo flavicarpa distingiĝas per flavkolora ŝelo
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Persicaria odorataraǔramo, vjetnama koriandro, vjetnama mento, kambaĝa mentofolioj uzataj kiel legomoj kaj spicaĵoj.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Punica granatumgranatoFruktoj por freŝa konsumo kaj preparo de siropo.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Ziziphus mauritianahinda jujubo aŭ hinda daktilomultaj kultivaroj
Ziziphus zizyphusjujubomalgrandaj fruktoj
Hovenia dulcisHoveniofrukto kaj rakio manĝebla, ankaŭ oramarbo en orienta Azio
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Aroniaaroniograva liveranto de vitamino C, precipe du specioj: Aronia arbutifolia kaj Aronia melanocarpa.
Rosarozooni uzas rozpetaloj por prepari marmeladon kaj rozakvon. El la rozfrukto oni faras pulpon por kuiri marmeladon.
Fragaria ananassafragoFragaria vesca, la arbara frageto, ne havas komercan signifon. La multe pli granda ananasfrago estas gravega frukto. Ekzistas multegaj kulturvarioj.
Rubus fruticosuskultivitaj rubusojrubusoOfte uzata por kuiri marmeladon.
Rubus chamaemoruskamemoro aŭ marĉrubusoŜatata kaj multekosta sovaĝa frukto en Nordio.
Rubus arcticusarkta rubusoEn Nordio uzata por kuiri marmeladon.
Rubus glaucusanda rubuso ("Mora de Castilla")sudamerika parenco de la nigra rubuso
Rubus x loganobaccusloganberohibrido el Rubus ursinus x Rubus idaeus
Rubus idaeusframboen Belgio oni spicas bieron per framboj.
Rubus fruticosus x idaeustajberohibrido el frambo kaj nigra rubuso el Skotlando
Malus domesticapomoUnu el la plej gravaj fruktoj de la mondo.
Pyrus communispiroMultaj kultivaroj kun diversaj gustoj.
Cydonia oblongacidonioNur kuirite manĝebla kiel ĵeleo.
Chaenomeles japonicajapania kenomeloPli malgrandaj fruktoj ol cidonio, sed samgustaj.
Mespilus germanicagermania mespilomanĝebla nur kuirita. La "pomo" de la antikvaj ĝermanoj.
Eriobotrya japonicajapania eriobotriolokvatoOfte ĝi nomiĝas nacilingve ankaŭ "lana mespilo" aŭ "japania mespilo" kvankam ĝi ne apartenas al genro mespilo
Prunus domesticaprunodiversaj tipo de prunoj oni povas dividi en a) ronda pruno, b) oblonga slivo kaj c) verda reneklodo.
Prunus domestica, subspeco syriacamirabeloeta, rondforma, flava pruno
Prunus spinosapruneloNur uzebla kiel ĵeleo aŭ en likvoro.
Prunus armeniacaabrikotogranda signifo ankaŭ kiel sekigita frukto.
Prunus persicapersikoLa glathaŭtaj varioj nomiĝas Nektarino.
Prunus aviumacida ĉerizogriotoprecipe por marmelado kaj sukoj. Ekzistas en Belgio ankaŭ griot-biero.
Prunus cerasusdolĉa ĉerizoprecipe por la freŝa merkato. Ofte ankaŭ en konservo.
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Genipa americanageniponur maturaj fruktoj manĝeblaj, nematuraj fruktoj uzeblaj por fari nigran koloraĵon
Morinda citrifolianonio"reĝino de la plantoj"
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Aegle marmelosmarmelosofrukto uzata en hinduismo
Citrus sinensisdolĉa oranĝoLa multajn variojn oni povas meti minimume ene de tri grupo: umbilikaj-oranĝoj, sangoranĝoj kaj blondoranĝoj.
Citrus X aurantiumamara oranĝo au bigaradoUzata nur por konfitaĵo.
Citrus limettioideslimedoPreskaŭ senacida frukto kun senkolora internaĵo
Citrus X aurantium (Citrus clementina )klementinosimilas al mandarinoĝ
Citrus X aurantium (Citrus unshiu)mikanosimilas al mandarino kaj oranĝo
Clausena lansiumVampiofrukto en tropika Azio
Fortunella margaritaovala kunkûatoFortunella japonica estas ronda kunkûato, ambaû havas malmulte da oleo en la ŝelo, malgrandetaj fruktoj
Citrus reticulatamandarinoEkzistas multaj aliaj specioj tre proksimaj, ekzemple: tanĝerinoj, mikanoj, tangeloj tangoroj k.a.
Citrus medicacedratoCedrato oni nur uzas en kandita formo kiel spicaĵo.
Citrus limoncitronoOfte konsumita kiel suko, raspitaĵo de ŝelo aŭ tranĉaĵoj en pladoj.La ŝelo donas valoran oleon.
Citrus bergamiabergamotoel la fruktŝelo estas farata bergamotan oleon
Citrus aurantifolialimeoLimeo (aŭ meksika limono) ne estas tiom granda kiel citrono.
Citrus latifoliaPersa limonoPersa limono (komerce - Verda citrono) kaj limeo estas acidlimedoj, laŭ specialistaj kriterioj.
Citrus grandispampelmusola "granda frato" de grapfrukto
Citrus paradisigrapfruktoSupozeble,rezulto de natura krucado de pampelmuso kaj oranĝo. Lau NPIV ankaŭ "paradiza citruso".
Citrus hibridomineoloĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino)
Citrus hibridouglioĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino)
Citrus hibridohasakuojapana hibrido
Citrus ×floridanalimkvatorelative nova hibrido inter diversaj citrusoj, interalie de kunkûato kaj alia tipoj
Citrus unshiuPonkanoTre grava citruso el la grupo de mandarinoj, monde kultivata
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Blighia sapidaakiola arilo de la matura frukto estas manĝebla
Nephelium lappaceumrambutanoGrava índonezia frukto
Litchi chinensisliĉioGrava frukto en Ĉinujo.
Dimocarpus longanlonganoliĉisimila frukto
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Chrysophyllum cainitoKainitola genro enhavas 43 speciojn
Manilkara sapotasapotomaĉguma arbo, rondaj kaj ovoformaj fruktoj kun bruna dolĉa pulpo.
Pouteria viridisverda sapotounu el la manĝebla fruktoj de la genro Poŭterio
Pouteria sapotamameja sapotosimile al Manilkara zapota
Pouteria campechianakanisteloMezameríka arbo, riĉa je vitamino A, niacino kaj karoteno
Pouteria lucumalukumomalnova kulturplanto en la Andoj, ne intermiksu ĝin kun la greka dolĉaĵo lukumo
Synsepalum dulcificummirakloberola bero plifortigegas la gustan senton
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Ribes rubrumruĝa riboLa blankaj varioj ankaŭ apartenas al tiu specio.
Ribes nigrumnigra riboOfte uzata por fari ĵeleonsukon
Ribes grossulariagroso aŭ dorna riboekzistas verdaj kaj ruĝaj varioj
Ribes × nigridolariajostaberohibrido el Ribes nigrum kaj Ribes uva-crispa
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Solanum aethiopicumetiopia solanofruktoj kaj folioj manĝeblaj, ankau kuracplanto
Lycium barbarumgoji-bero aŭ lupoberograva ingredienco en la ĉina kuirarto
Lycium chinenseĉina goji-berotre similas al Lycium barbarum
Solanum betaceumtamarilo aŭ arbotomatotomatsimila frukto, sinonimo:Cyphomandra betacea
Solanum incanumjeriĥo-tomato, amara pomofruktoj por fari kompoton, kreskas de orienta Afriko ĝis Hindujo
Physalis peruvianafizalido aŭ perua fizalidoOfte ankaŭ nomata "kaba groso"
Physalis philadelphicameksika fizalido aŭ meksika tomatosinonimo: Physalis ixocarpa, grava nutraĵo de la aztekoj kaj majaoj
Solanum quitoenseluluo, "kito-oranĝo",fruktoj estas malgrandaj kiel malgrandaj tomatoj
Solanum muricatumpepinosimilas al malgranda melono.
Solanum pseudolulopseǔdolulone tre delikata frukto el la nordo de Sudameriko
Solanum sessiliflorumkokonotropika flava frukto
Solanum torvumfruktarbusto el Amerikokrude Kaj kuirite manĝebla
latina nomoesperanta nomorimarkoj
Vitis viniferavinberoblankaj kaj ruĝa/bluaj varioj

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti
  • Franke,Wolfgang : Nutzpflanzenkunde: nutzbare Gewächse der gemäßigten Breiten, Subtropen und Tropen. 6. Auflage. Thieme, Stuttgart 1997, ISBN 3-13-530406-X
  • Liebster, G.: Warenkunde Obst. Hädecke, 1999, ISBN 3-7750-0301-0
  • Pierre-Marie Valat, Pascale de Bourgoing: Der Apfel und andere Früchte. Mannheim 1992, ISBN 3-411-08541-X
  • Bendel,Lothar : Das große Früchte- und Gemüselexikon, Patmos, 2002, ISBN 3-491-96066-5
  • Kranz, Brigitte: Das große Buch der Früchte, München 1981
  • Daßler, E., G. Heitmann: Obst und Gemüse - eine Warenkunde. Berlin kaj Hamburg 1991