Martin Lichtenstein

Martin Hinrich Carl LICHTENSTEIN (10-a de januaro 1780 - 2-a de septembro 1857) estis germana kuracisto, esploristo, zoologo, kaj herpetologo.

Martin Lichtenstein ĉ. 1806
Martin Lichtenstein
Persona informo
Hinrich Lichtenstein
Naskiĝo10-an de januaro 1780 (1780-01-10)
en Hamburgo
Morto3-an de septembro 1857 (1857-09-03) (77-jaraĝa)
en Kiel
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perApopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoHamburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materFriedrich-Schiller-Universitato Jena
Universitato de Helmstedt Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroAnton August Heinrich Lichtenstein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupobiologo
botanikisto
universitata instruisto
entomologo
kuracisto
zoologo
ornitologo
zoologia kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoKuracisto kaj zoologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBerlinoSuda Afriko vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Lichtenstein estis filo de Anton August Heinrich Lichtenstein, naskiĝinta en Hamburgo. Li studis medicinon ĉe Jena kaj Helmstedt. Inter 1802 kaj 1806 li veturis en sudan Afrikon, kaj iĝis persona kuracisto de la Guberniestro de Kabo de Bona Espero. En 1810 li publikis Reisen im südlichen Afrika; kiel rezulto, li iĝis profesoro de zoologio ĉe la Universitato de Berlino en 1811, kaj direktoro de la Museum für Naturkunde de Berlino en 1813. En 1829, li estis elektata eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.

Li mortis post duelo ĉemara ĉe Kiel.

Heredo

redakti

Lichtenstein estis respondeca por la kreado de la Zoologia ĝardeno de Berlino en 1841, kiam li konvikis la reĝon Frederiko Vilhelmo la 4-a donaci la terenon de sia fazanejo. Li ankaŭ publikis manuskriptojn de Johann Reinhold Forster nome Descriptiones animalium en 1844.

Ĉe herpetologio li priskribis multajn novajn speciojn de amfibioj[1] kaj de reptilioj[2].

Inter specioj nomataj de aŭ laŭ Lichtenstein estas la Aŭstralia reĝa papago (Alisterus scapularis), Liĥtenstajna stepkoko (Pterocles lichtensteinii), kaj la serpento Causus rhombeatus (Lichtenstein, 1823).

Referencoj

redakti
  1. Amphibian Species of the World 5.5. research.amnh.org/vz/herpetology.amphibia.
  2. The Reptile Database. www.reptile-database.org.
  • NIE, Lichtenstein, Martin Heinrich Karl, 1905