Matthew Flinders

Matthew FLINDERS (16-a de marto 177419-a de julio 1814) estis esploristo kaj navigisto kiu naskiĝis ĉe Donington en la angla provinco Lincolnshire.

Matthew Flinders
Persona informo
Naskiĝo16-an de marto 1774 (1774-03-16)
en Donington
Morto19-an de julio 1814 (1814-07-19) (40-jaraĝa)
en Londono
TomboEuston Station (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Reĝlando de Granda Britio (–1801) Redakti la valoron en Wikidata
Alma materThe Thomas Cowley High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroMatthew Flinders (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoSusannah Ward (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oAnn Chappelle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanoAnne Flinders (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesploristo
botanikisto
kartografo
navigisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojA Voyage to Terra Australis
vdr

Li estis memedukita navigisto.

Li vojaĝis al Nova sudkimrio en 1795 por esplori la maron nun konata kiel Bass Markolo (angle:Bass Strait) inter Aŭstralio kaj Tasmanio.

En 1801 li komandis duan ekspedicion por esplori la marbordon de Aŭstralio. Dum la vojaĝo li trapasis la Grandan Barieran Rifon (angle: Great Barrier Reef) kaj mezuris la Golfon Karpentarian (angle: Gulf of Carpenteria). Liaj marmapoj estis tre precizaj kaj seneraraj.

Poste en 1803 li komencis vojaĝi reen al Anglio sed bedaŭrinde, la ŝipo ruiniĝis sur rifo nekonata kaj li revenis al Aŭstralio en kutro.

Survoje hejmen, oni malliberigis lin en Maŭricio por 7 jaroj kiel spiono.

Liberigita en 1810 li revenis al Anglio kaj verkis libron Voyage to Terra Australis (Vojaĝo al Terra Australis)Ĝi estis eldonita en 1814 kaj nekredeble je la eldontago li mortis.Li havis nur 40 jarojn.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti