Maximilian Schell

Svisa aktoro, reĝisoro, dramaturgo kaj produktoro

Maximilian SCHELL [maksimiljan ŝel] (naskiĝis la  8-an de decembro 1930(nun 1930-12-08) en Vieno, mortis la 1-an de februaro 2014 en Insbruko[1]) estis aktoro, reĝisoro, dramaturgo kaj produktoro.

Maximilian Schell
Oskar-premiito
Persona informo
Maximilian Schell
Naskiĝo8-an de decembro 1930 (1930-12-08)
en Vieno
Morto1-an de februaro 2014 (2014-02-01) (83-jaraĝa)
en Innsbruck
Mortis perPneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboCentra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojgermanaangla vd
ŜtatanecoSvislando
Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materMunkena universitato
Universitato de Bazelo
Universitato de Zuriko
University of the Arts Bern (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroHermann Ferdinand Schell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoMargarethe Noé von Nordberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojCarl Schell (en) Traduki, Maria Schell kaj Immy Schell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oNatalya Andrejchenko (en) Traduki (1985–2005)
Iva Mihanović (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj1
Profesio
Okupofilmreĝisoro
teatra aktoro
filmaktoro
aktoro
scenaristo
filmproduktoro
aŭtobiografo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enSvislando vd
Aktiva dum1953–2014 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Maximilian Schell (maldekstre) en filmo La juĝo de Nurembergo, Usono, 1961

En la jaro 1939 la familio fuĝis de la germanaj nazioj al Svislando, kaj li pasigis sian junaĝon en Zuriko.

En Zuriko kaj Munkeno li studis germanistikon, historion de arto kaj literaturo, muzikan kaj teatran sciencon. En 1952 li decidis fariĝi aktoro kaj unu jaron poste li komencis sian karieron en Bazela teatro, kie li ne nur aktoris, sed ankaŭ elprovis sin kiel dramaturgo kaj reĝisoro. En la jaro 1959 li eklaboris en Munkeno kaj samjare Gustaf Gründgens invitis lin al Hamburgo, kie li restis ĝis 1963. Fine de la 1960-aj jaroj li aktoris en Londono.

Sian unuan filmrolon Maximilian Schell ricevis en la jaro 1955. En 1958 li unuafoje elprovis sin en Hollywood: Kun Marlon Brando li aperis en la filmo The Young Lions. Internacian famon li atingis per rolo en Judgement at Nuremberg, pro kiu li en 1962 gajnis la Oskaron kiel plej bona ĉefrolulo.

Fine de la 1960-aj jaroj li ankaŭ komencis agi kiel produktoro kaj reĝisoro de filmoj. Jam lia unua produktaĵo Erste Liebe gajnis grandan sukceson. Ankaŭ dokumentajn filmojn li faris, ekz. Marlene (pri Marlene Dietrich) kaj Meine Schwester Maria (2002), kiu pritemas la vivon kaj la agadon de lia fratino, la aktorino Maria Schell.

Maximilian Schell ankaŭ verkis kaj pentris. Li vivis alterne en Losanĝeleso kaj en la familia bieno en Karintio, Aŭstrio.

Filmoj

redakti

Subnotoj

redakti