Mayflower-interkonsento

La Majfloro-interkonsento (angle Mayflower Compact) estis la unua registara dokumento de la kreonta loĝloko Plymouth en estonta Masaĉuseco, la ĝermo de Nov-Anglio. Ĝi estis skizita de eŭropaj, grandparte presbitarianaj kolonianoj, kiuj trapasis la Atlantikan Oceanon sur la ŝipo Mayflower, serĉadante religian liberecon. La interkonsento estis subskribita la 11-an de novembro 1620 de 41 el la pli ol cent pasaĝeroj.

Mayflower-interkonsento
registara dokumento
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
vdr

Teksto de la interkonsento

redakti
replikaĵo de la origina ŝipo Mayflower, kiu nun troveblas en Plymouth, Masaĉuseco
Subskribo de la Majfloro-interkonsento
Pentraĵo fare de J. L. G. Ferris
.
Mayflower Compact

En la nomo de Dio, Amen'.

Ni, kies nomoj subskribigis, la lojalaj reĝatoj de nia timigasuverena Moŝto, Reĝo Jakobo, per la graco de Dio, de Grand-britujo, Francujo kaj Irlando, Reĝo, Defendanto de la Kredo,ktp, entrepreninte por la gloro de Dio, kaj antaŭenigo de laKristana kredaro, kaj honoro de nia reĝo kaj lando, vojaĝascele al starigi la unuan kolonion en la nordaj partoj deVirginio, per ĉi tiu dokumento ja solene kaj reciproke antaŭDio, kaj unu antaŭ la alia, interkonsentas kaj kunligas nin enpolitikan anaron por pli bona sinordigo kaj sinkonservo, kaj laantaŭenigo de la celoj antaŭdiritaj, kaj laŭ rajto de kiodekreti, konsistigi, kaj formuli, tiajn justajn kaj egalajnleĝojn, ordonojn, aktojn, konstituciojn, kaj oficiojn, de tempoal tempo kiajn oni juĝas plej taugaj kaj oportunaj por laĝenerala uzado de la Kolonio, al kiu ni promesas ĉiujn justajncedemon kaj obeon.

Ateste pri kio, ni ĉi tie subskribis niajn nomojn ĉe KaboMoruo la 11-an de novembro, en la jaro de la reĝado de niasuverena Moŝto, Reĝo Jakobo de Anglujo, Francujo kaj Irlando ladek-oka, kaj de Skotlando la kvindek-kvara.

A. D. [p. J. K.] 1620


Vidu ankaŭ

redakti