Miĥajlo Hruŝevskij

HRUŜEVSKIJ Miĥajlo ukraine Михайло Грушевський (1866-1934) - la unua prezidento de Ukrainio, fama historiisto, akademiano, organizanto de ukraina scienco, politika aganto, aŭtoro de pli ol 2000 sciencaj verkoj, verkisto.

Miĥajlo Hruŝevskij
Persona informo
Михайло Сергійович Грушевський
Naskiĝo29-an de septembro 1866 (1866-09-29)
en Chełm, Kholmskii uezd,  Rusia Imperio
Morto26-an de novembro 1934 (1934-11-26) (68-jaraĝa)
en Kislovodsk, North Caucasus Krai,  Sovetunio
Mortis perSepso Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboBaikove Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religioortodoksismo vd
Lingvojukrainarusa vd
ŜtatanecoRusia Imperio
Ukraina Popola Respubliko
Respubliko Rusio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materKijiva Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioUkrainian Socialist-Revolutionary Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Miĥajlo Hruŝevskij
Familio
PatroSerhii Fedorovych Hrushevskyi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojOleksander Hrushevskyi (en) Traduki kaj Hanna Serhiivna Shamrai-Hrushevska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oMariia-Ivanna Hrushevska (en) Traduki (1896–) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojKateryna Mykhailivna Hrushevska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoСергієнко М. vd
Okupopolitikisto
universitata instruisto
literaturhistoriisto
verkisto
historiisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoHistorio, opinia ĵurnalismo kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojHistory of Ukraine-Rusʹ ❦
History of Ukrainian Literature ❦
Collected Works of Mykhailo Hrushevsky ❦
The Traditional Scheme of “Russian” History vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Poŝtmarko de Ukrainio, Miĥajlo Hruŝevskij, 1995, (Michel 153)

Naskiĝis en Ĥolm (nuna Pollando), studis historion en Kijiva Universitato. 1894-1914 - profesoro de Lviva Universitato, prezidanto de Ŝevĉenka Scienca Societo, redaktoro de "Literatura-scienca heroldo".

1914 - revenis en Kijivon, 1917 - prezidanto de Centra Rada, kiu per sia Tria Universalo proklamis fondon de Ukraina Popola Respubliko. M. Hruŝevskij estis elektita ĝia unua prezidento. Kiam potencon forprenis hetmano Pavlo Skoropadskij, Hruŝevskij elmigris en Pragon, loĝis en Vieno.

1924 - revenis kun la familio al soveta Ukrainio, Kievo. De 1931 devis loĝi en Moskvo. En 1934, ripozante en Kaŭkazo, subite mortis pro karbunklo. Estis entombigita en Kievo.

M. Hruŝevskij estas aŭtoro de 6-voluma "Historio de ukraina literaturo", 10-voluma "Historio de Ukrainio-Rusjo", kiuj estis en Sovetio kritikataj pro la naciismo kaj malpermesitaj (forigitaj de ĉiuj bibliotekoj).