Michael Praetorius

germana komponisto kaj muzikologo

Michael PRAETORIUS (verŝajne naskiĝis la 15-an de februaro, 1571, mortis la 15-an de februaro, 1621) estis germana komponisto kaj verkisto pri muziko. Li estis unu de la plej fekundaj kaj diverstalentaj komponistoj de sia tempo, kaj estis speciale signifoplena en la evoluado de muzikaj formoj bazitaj sur protestantismaj himnoj.

Michael Praetorius
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 1570 (1570-11-30)
en Creuzburg
Morto15-an de februaro 1621 (1621-02-15) (50-jaraĝa)
en Wolfenbüttel
TomboWolfenbüttel Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojlatinagermana
ŜtatanecoDuklando Brunsvigo-Luneburgo Redakti la valoron en Wikidata
Alma materAlma Mater Viadrina Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Michael Praetorius
Okupo
Okupokomponisto
orgenisto
dirigento
libretisto
muzikologo
muzika teoriisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li naskiĝis en Creuzburg kaj studis en Torgau, Frankfurt an der Oder kaj Zerbst. Li estis orgenisto ĉe la Marienkirche en Frankfurt, poste laboranta ĉe la korto en Wolfenbüttel kiel orgenisto kaj (ekde 1604) orĥestestro. De 1613 ĝis 1616 li laboris ĉe la Saksa korto en Dresdeno, kie li elmetiĝis al la plej malfrua Italia muziko, inkluzivanta la poliĥorajn verkojn de la Venecia Skolo. Lia postveninta evoluado de la formo de la ĥorala koncerto, speciale la poliĥora vario, rezultis rekte el lia familiareco kun la muziko de tiaj Venecianoj kiel Giovanni GABRIELI.

Li estis eksterordinare fekunda komponisto. Liaj verkoj montras la influon de samtempuloj Samuel Scheidt kaj Heinrich Schütz kaj ankaŭ la Italianoj. Liaj verkoj inkluzivas la naŭ volumoj Musae sioniae (1605-10), kolekton de pli ol mil ĥoralaj kaj kantaj aranĝadoj, multajn aliajn verkojn por la Lutera kirko, kaj kolekton de instrumentaj dancoj. Terpsichore estas lia sola travivanta sekula verko. Lia trivoluma traktaĵo Syntagma musicum (1614-20) estas detala teksto pri samtempulaj muzikaj proceduroj kaj muzikaj instrumentoj, kaj estas grava dokumento en muzikologio, orgenologio kaj la kampo de aŭtentika ludado.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti