Milada Horáková

Milada Horáková (naskiĝis la 25-an de decembro 1901 en Prago kiel Králová, murdita la 27-an de junio 1950 en Prago) estis ĉeĥa politikistino, membro de Partio Naci-Sociala, parlamentanino.

Milada Horáková
Persona informo
NaskonomoMilada Králová
Naskiĝo25-an de decembro 1901 (1901-12-25)
en Královské Vinohrady
Morto27-an de junio 1950 (1950-06-27) (48-jaraĝa)
en Pankrác Prison
MortokialoPendumo Redakti la valoron en Wikidata
Tombotombejo de Vyšehrad
Ďáblice cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojĉeĥa
ŜtatanecoĈeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materjura fakultato de la Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Milada Horáková
Familio
Edz(in)oBohuslav Horák (en) Traduki (1927–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopolitikisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttps://www.miladahorakova.cz/
vdr

Dum la dua mondmilito partoprenis rezistan movadon. Arestita de gestapo kaj malliberigita en koncentrejo en Terezín.

Post 1948 estis en opozicio kontraŭ komunisma reĝimo. En montra proceso estis kondamnita al mortpuno kun falsigitaj akuzoj pri komploto kaj spionado kaj pendumita malgraŭ protestoj de konataj personecoj. Pri gracopeto apelaciis al prezidento Klement Gottwald i.a. Albert Einstein, Winston Churchill kaj Eleanor Roosevelt. Ŝi fariĝis unusola virino, kiu estis viktimo de justica murdo dum stalinismo en Ĉeĥoslovakio. Momenton antaŭ la morto ŝi diris Vivu Ĉeĥoslovakio de Masaryk kaj Beneš!

En Prago unu el ĉefaj stratoj estis nomita laŭ ŝia nomo. Apude, ĉe ĝi, troviĝas i.a. futbala stadiono.

Vidu ankaŭ

redakti