Minareto Kutubo

La Minareto Kutubo, literumita ankaŭ Kutub kaj Kutab, estas minareto kiu formas parton de la Kutuba Komplekso, nome Monda heredaĵo de Unesko en la areo Mehrauli de Delhio, Barato.[1][2] La Minareto Kutubo estas 73-metra alta turo de kvin etaĝoj, kun 14.3 metroj de baza diametro, kio malpliiĝas al 2.7 metroj en la pinto.[3] Ĝi enhavas spiralan ŝtuparon de 379 ŝtupoj.[4] Oni supozas, ke ties desegno estas inspirita sur la Minareto de Ĝam, en okcidenta Afganio.

Minareto Kutubo
ध्रुव स्तम्भ
minareto Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
KonstrustiloIslama arkitekturo vd
LandoBarato Redakti la valoron en Wikidata vd
SituoDelhio
Situo
Geografia situo28° 31′ 28″ N, 77° 11′ 7″ O (mapo)28.52435577.185248Koordinatoj: 28° 31′ 28″ N, 77° 11′ 7″ O (mapo)
Minareto Kutubo (Barato)
Minareto Kutubo (Barato)
DEC
Situo de Minareto Kutubo
Map
Minareto Kutubo
Parto deQutb complex (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejohttps://www.delhitourism.gov.in/delhitourism/tourist_place/qutab_minar.jsp
vdr
Minareto Kutubo​.

Kutb ud Din Aibak, fondinto de la Delhia Sultanlando, startigis konstruon de la unua ero (etaĝo) de la Kutuba Minareto ĉirkaŭ 1192. En 1220, la sukcedanto kaj bofrato de Aibak nome Ŝamsuddin Iltutmiŝo finkompletigis pliajnr tri etaĝojn. En 1369, fulmo frapegis kaj detruis la pintan etaĝon. Firoz Ŝah Tughlak anstataŭis la damaĝitan etaĝon, kaj aldoni unu plian. Ankaŭ Ŝer Ŝah Suri aldonis enirejon al tiu turo dum li regis kaj Humajun estis en ekzilo.[5]

La Minareto estas ĉirkaŭita de kelkaj historie gravaj monumentoj de la Kutuba komplekso, kiel la Moskeo Kuŭat-al-Islam kiu estis konstruita samtempe kiel la minareto, kaj la multe pli antikva Fera Piliero de Delhio.[6] La najbara piliera kupolo konata kiel "Frenezaĵo de Smith" estas restaĵo de la turrestaŭro de la 19a jarcento, kiu inkludis nesukcesan klopodon aldoni kelkajn pliajn etaĝojn.

Bildaro

redakti
  1. "WHC list". who.unesco.org. 2009. Alirita la 2an de majo 2019.
  2. Singh (2010). Longman History & Civics ICSE 7. Pearson Education India. p. 42. ISBN 978-81-317-2887-1. Alirita la 2an de majo 2019.
  3. "Qutb Minar Height". qutubminardelhi.com. Arkivita el la originalo en la 29a de junio 2015. Alirita la 2an de majo 2019.
  4. Qutub Minar Alirita la 3an de majo 2019.
  5. "Qutub Minar". qutubminardelhi.com. Arkivita el la originalo en la 22a de junio 2015. Alirita la 3an de majo 2019.
  6. "WHC list". Citita.

Bibliografio

redakti
  • Ali Javid (1a de julio 2008). World Heritage Monuments and Related Edifices in India (2 Volumoj). Algora Publishing. ISBN 978-0875864822.

Eksteraj ligiloj

redakti
🔥 Top keywords: