Mircea Cărtărescu

Mircea Cărtărescu (IPA: [ˈmirt͡ʃe̯a kərtəˈresku]) (Bukareŝto, la 1-an de junio 1956) estas rumana verkisto, poeto, eseisto, erudiciulo kaj ĵurnalisto.

Mircea Cărtărescu
Persona informo
Mircea Cărtărescu
Naskiĝo1-an de junio 1956 (1956-06-01) (68-jaraĝa)
en Bukareŝto,  Popola Respubliko Rumanio
Lingvojrumanafrancanederlanda vd
ŜtatanecoRumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materFaculty of Letters (Bucharest University) (en) Traduki - doktoro de filozofio (–1999)
Cantemir Vodă National College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oIoana Nicolae (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto
ĵurnalisto
prozisto
poeto
literaturkritikisto
sciencfikcia verkisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoKreiva kaj profesia verkado, sciencfikcio, poezio, literatura kritiko, ĵurnalismo kaj sciencfikcia literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilistoPaul Cornea vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Mircea Cărtărescu dum librofoiro en 2018.

Komence trejnita kiel poeto, Cărtărescu estas postmoderna verkisto influita de la tradicio de la rumanaj fantazia, mitologia kaj psikedela kulturoj[1], kies verkoj estas ofte karakterizitaj de literaturaj konstruoj pli ligitaj al simbolaj planoj ol al tiuj de rakontoj[2]. Pro la poezio, komparebla al la laboro de James Joyce, Kafka kaj ĉefe de Thomas Pynchon, li fariĝis fama aŭtoro de la tiel-nomata Blue jeans generacio, skolo kiu ekestis en la okdekaj jaroj ene de la rumana literatura panoramo. Li estis plurfoje kandidato por la Nobel-Premio pri literaturo[3] kaj konsiderata esti la plej granda nuntempa rumanlingva verkisto[4].

Vidu ankaŭ

redakti

Tiu ĉi traduko estas parta traduko de la samtema artikolo en la itala vikipedio je la 16-a de oktobro 2019

Referencoj

redakti