Neŭtono (mezurunuo)

internacia mezurunuo de forto
(Alidirektita el Neŭtono (unuo))
Ĉi tiu artikolo temas pri unuo de forto. Por fizikisto rigardu la paĝon Isaac Newton. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Neŭtono.

La neŭtono (mallonge: N) estas la mezurunuo de forto laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj.

La neŭtono estis tiel nomita omaĝe al la brita fizikisto Isaac Newton, elstarulo en la fako de klasika mekaniko. La enkonduko de tiu mezurunuo en la internacian sistemon estis oficialigita dum la Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj en 1960.

En Esperanto, la mezurunuo kutime nomatas "neŭtono", kvankam oni malofte uzas ankaŭ la alternativan formon "nutono".

Difino

redakti

Unu neŭtono estas laŭdifine la forto, kiu akcelas unu kilogramon da materio je 1 m/s², alivorte, kiu altigas ties rapidon ĉiusekunde je 1 metro/sekundo.

Ĉar kilogramo, metro kaj sekundo estas bazaj SI-unuoj, tio estas kompleta difino de la neŭtono.

La neŭtono estas ankaŭ la mezurunuo de pezo, ĉar pezo estas esence la forto kiu ekestiĝas inter du korpoj pro gravito. Unukilograma maso, ĉe la supraĵo de la tero, havas pezon egalan al 9,81 neŭtonoj (kiu povas varii je kelkaj elmiloj laŭ la ekzakta situo sur la tera supraĵo). Pro tio, en la ĉiutaga vivo oni plej ofte esprimas pezon per kilogramoj. Tamen, dum la maso (kalkulebla per kilogramoj) estas eco de la korpo, la pezo (kalkulebla per neŭtonoj) dependas de la gravita forto; homo sur alia planedo havus la saman mason, sed malsaman pezon.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

redakti
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de neŭtono (N) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuojDekoblaj unuoj
ValoroSimboloNomoValoroSimboloNomo
10–1 NdNdecineŭtono101 NdaNdekaneŭtono
10–2 NcNcentineŭtono102 NhNhektoneŭtono
10–3 NmNmilineŭtono103 NkNkiloneŭtono
10–6 NµNmikroneŭtono106 NMNmeganeŭtono
10–9 NnNnanoneŭtono109 NGNgiganeŭtono
10–12 NpNpikoneŭtono1012 NTNteraneŭtono
10–15 NfNfemtoneŭtono1015 NPNpetaneŭtono
10–18 NaNatoneŭtono1018 NENeksaneŭtono
10–21 NzNzeptoneŭtono1021 NZNzetaneŭtono
10–24 NyNjoktoneŭtono1024 NYNjotaneŭtono

La grando de unu neŭtono estas sufiĉe taŭga por priskribi plurajn fenomenojn el la ĉiutaga vivo. Tamen, por fakaj studoj eblas uzi dekoblajn kaj dekonajn unuojn, kies nomoj formeblas per la oficialaj prefiksoj de SI.

Ekzemple, kiloneŭtonoj (kN) ofte uzatas en konstruado por priskribi la rezistokapablon de konstruaĵoj.


Konvertado al aliaj unuoj

redakti
NeŭtonoDinoKilogramo-fortoFunto-forto"Poundal"
1 N≡ 1 kg·m/s²= 105 dyn≈ 0.10197 kp≈ 0.22481 lbf≈ 7.2330 pdl
1 dyn= 10−5 N≡ 1 g·cm/s²≈ 1.0197×10−6 kp≈ 2.2481×10−6 lbf≈ 7.2330×10−5 pdl
1 kp= 9.80665 N= 980665 dyngn·(1 kg)≈ 2.2046 lbf≈ 70.932 pdl
1 lbf≈ 4.448222 N≈ 444822 dyn≈ 0.45359 kpgn·(1 lb)≈ 32.174 pdl
1 pdl≈ 0.138255 N≈ 13825 dyn≈ 0.014098 kp≈ 0.031081 lbf≡ 1 lb·ft/s²

Vidu ankaŭ

redakti
  • Dino, la samrola mezurunuo kadre de la malnova mezurunuaro CGS (centimetro-gramo-sekundo)