Orientaj Pireneoj

franca departemento

Pyrénées-Orientales [piʁene oʁjɑ̃tal] aŭ Orientaj Pireneoj (katalune Pirineus Orientals, okcitane Pirenèus Orientals) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi plejparte sekvas la malnovajn limojn de la provinco Rusiljono kaj estas la sola departemento de tiu regiono, kie oni parolas la katalunan lingvon en aparta dialekto: la nord-kataluna (ca) (katalune català septentrionalrossellonès), kune kun la franca kaj (norde, en Fenolleda) la okcitana. Rusiljono estas la norda parto de Katalunio (Nord-Katalunio).

Pyrénées-Orientales
Insigno de Pyrénées-Orientales
Situo de Pyrénées-Orientales
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoOkcitanio
Numero66
PrefektejoPerpinjano
SubprefektejojCéret
Prades
Prezidanto de la
departementa konsilio
Hermeline Malherbe-Laurent
PrefektoJosiane Chevalier
Statistikaĵoj
Loĝantaro487 307 (2021)
Areo4 116 km²
Loĝdenso118 /km²
Subdividoj
Arondismentoj3
Kantonoj17
Komunumaroj13
Komunumoj226
vdr

Ĝi etendiĝas sur 4 116 km2 kaj havas 462 705 loĝantojn[1]. La ĉefurbo estas Perpinjano. La departemento enhavas 226 komunumojn.

Arondismentoj

redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Geografio

redakti

Situante ĉe la Mediteranea marbordo, tiu ĉi departemento posedas ankaŭ sur sia teritorio parton de la Pireneoj. Pro tio ĝi ĝuas grandegan diversecon da pejzaĝoj.

Ekonomio

redakti

La ekonomia vivo konsistas el agrikulturo (kultivado de legomoj kaj fruktoj, vinberejoj, bredado en la montaraj zonoj), fiŝkaptado en la Mediteranea maro, sed estas malmulte da industrioj.

Turismo

redakti

Turismo ludas apartan rolon danke al la bela marbordo (longaj plaĝoj, fiŝkaptistaj vilaĝetoj kiel Collioure, plezurhavenoj en Port-BarcarèsSaint-Cyprien), la montaro kun ĉiaj sportoj (ekskursado, akvosportoj, skiado…), ban-urboj inter la plej famaj de Francio (Amélie-les-Bains-Palalda, Le Boulou, Vernet-les-Bains).

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti