Paulina Szász

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

SZÁSZ Paulina (sa:s) estis hungara poetino naskita en Vízakna la 17-an de februaro 1831 kaj mortinta en Nagykőrös la 17-an de junio 1853. Ŝi estis la edzino de sia kuzo, verkisto, episkopo Károly Szász.

Paulina Szász
Persona informo
Naskiĝo17-an de februaro 1831 (1831-02-17)
en Ocna Sibiului
Morto17-an de junio 1853 (1853-06-17) (22-jaraĝa)
en Nagykőrös
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oKároly Szász Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojKároly Szász (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopoeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

redakti

Paulina Szász post kelkaj monatoj de sia edziniĝo (1852) mortis pro nekuracebla malsano. Ŝian epitafon verkis János Arany. Ŝiaj poemoj aperis en la revuoj sub plumnomo Iduna.

Volumo

redakti
  • Iduna hagyományai (Pest, 1853.)