Pfäffikon (distrikto)


La distrikto Pfäffikon estas administra unuo de Kantono Zuriko en Svislando. Kun 53387 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007) ĝi apartenas al la pli malgrandaj distriktoj de la kantono.

Distrikto Pfäffikon
Blazono de Pfäffikon
Romia kastelo en Irgenhausen
Mapo de la distrikto Pfäffikon
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
ĈeflokoPfäffikon
Geografia situoCH1903: 701506 / 250778 (mapo)47.48.7833333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 8° 47′ O; CH1903: 701506 / 250778 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj53387  (2007-12-31)
Areo163,55 km²
Loĝantardenseco326,43 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0108
vdr

Geografio

redakti

La distrikto Pfäffikon estas kampara distrikto, kiu apartenas al la Zurika Oberlando. Ĝia ĉefurbo Pfäffikon situas borde de la samnoma lago.

Historio

redakti

En la romia epoko apud la Lago de Pfäffikon en la hodiaŭa distrikto Pfäffikon troviĝis la kastelo en Irgenhausen.

La distrikto limas norde al la distrikto Vinterturo, oriente al la Kantono Turgovio, sude al la distrikto Hinwil, sud-okcidente al la distrikto Uster kaj nord-okcidente al la distrikto Bülach.

Trafiko

redakti

Tra la distrikto pasas la regionaj fervojlinioj de Wetzikon al Effretikon kaj Aatal en la komunumo Seegräben disponas ankaŭ pri haltejo ĉe la fervojlinio de Wetzikon al Uster. Krome tra la fervojnodo Effretikon pasas la linio de Zuriko al Vinterturo. La entrepreno Verkehrsbetriebe Zürcher Oberland kaj diversaj poŝtaŭtolinioj servas la lokojn, kiuj ne estas servataj per trajnoj. En nordo la distrikto havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Vinterturo al Zuriko.

Politikaj komunumoj en la distrikto Pfäffikon

redakti
BlazonoPoŝtkodo
Nomo
Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
8494
Bauma
415020.760171
8320
Fehraltorf
56709.540172
8335
Hittnau
342512.920173
8308/8307
Illnau-Effretikon
1537425.280174
8314
Kiburgo
4077.580175
8315
Lindau
495811.960176
8330
Pfäffikon
1037419.540177
8332
Russikon
399814.370178
8499
Sternenberg
3668.750179
8484
Weisslingen
316812.810180
8492
Wila
19139.210181
8489
Wildberg
93710.830182
Totale2338386680,510211

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti