Pirates of the Caribbean

usona serio de kinejaj filmoj farita ekde 2003

Pirates of the Caribbean (angle, prononco laŭ sistemo IFA [pˈa͡ɪɹəts ʌv ðə kæɹəbˈi͡ən], Esperante: Piratoj de la Karibio) estas populara serio de kinejaj filmoj produktita de Walt Disney Company. La filmoj temas pri pirateco en la Kariba Maro sed ankaŭ entenas fantaston, interalie temigas la maristajn legendojn pri fantomaj ŝipoj. Ĉefa rolulo estas Jack Sparrow ludita de Johnny Depp.

Pirates of the Caribbean
filmoserio
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato2003
Ĝenroaction comedy film, pirata filmo, fantasy comedy film, mantela-rapira filmo, aventura filmo
Reĝisoro(j)Gore Verbinski
Produktisto(j)Jerry Bruckheimer
ScenaroTerry Rossio
Muziko deHans Zimmer
Ĉefrolantojvidu tekste
Produktinta firmaoWalt Disney Pictures
vdr

La filmo estas bazita de populara amuzparka onda fervojo ĉe Walt Disney World en Orlando, Florido, Usono.

pentraĵo pri Johnny Depp en la rolo de la pirato Jack Sparrow
Johnny Depp en la rolo de la pirato Jack Sparrow en 2015

La filmoj

redakti
  • Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl
    Piratoj de la Karibio: La Malbeno de la Nigra Perlo (2003)
  • Pirates of the Caribbean: Dead Man's Chest
    Piratoj de la Karibio: Kesto de la mortinto (2006)
  • Pirates of the Caribbean: At World's End
    Piratoj de la Karibio: Ĝismondofinen (2007)
  • Pirates of the Carabbean: On Stranger Tides
    Piratoj de la Karibio: Sur nekonataj tajdoj (2011)
  • Pirates of the Caribbean: Dead Men Tell No Tales
    Piratoj de la Karibio: La mortintoj ne atestas (2017)

Ĉefroloj

redakti
AktoroRoloAktoroRolo
Johnny DeppJack SparrowStellan Skarsgård    Bootstrap Bill Turner    
Orlando BloomWill TurnerBill NighyDavy Jones
Keira KnightleyElizabeth SwannTom HollanderCutler Beckett
Geoffrey RushHector BarbossaNaomie HarrisTia Dalma/Calypso
Jack DavenportJames NorringtonChow Yun-FatSao Feng
Keith Richardskapitano Teague Sparrow    Martin KlebbaMarty
Kevin McNallyJoshamee GibbsDavid BailieCotton
Jonathan PryceWeatherby SwannDavid SchofieldMercer
Mackenzie Crook    RagettiZoë SaldañaAnamaria
Lee ArenbergPintelAlex NortonBellamy

Eksteraj ligiloj

redakti