Primošten

urbo en Kroatio
(Alidirektita el Primoŝteno)

Primošten estas unu el la plej belaj urboj de Kroatio. Ĝi situas en la sudo, inter la urboj Šibenik kaj Trogir, ĉe la Adriatika marbordo kaj havas ĉ. 2.900 loĝantojn. La loĝantoj vivtenas sin per turismo, fiŝkaptado kaj per vin- kaj olivkultivado. Konata en la regiono estas la ruĝa vino Babić. Primošten estas fama pro la grandaj kaj belaj vinberejoj. Foto de la vinberejoj de Primošten pendis en la UN centro en Nov-Jorko. Krom la vinberejoj, Primošten ankaŭ estas konata pro ĝia tradicia azena vetkurado kiu okazas ĉiusomere. La plej granda plaĝo de Primošten nomiĝas Raduča, kaj oni elektis ĝian pli malgrandan parton, Mala Raduča, kiel unu el la 10 plej belaj plaĝoj en Kroatio (kaj Kroatio estas, laŭ freŝdata esplorado de National Geographic magazino en Usono, la pintdestino (2006) en la mondo por somera feriado).Dum la 1960-aj jaroj (kaj poste) sur duoninsulo apud Primošten estis Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno. D-ro Gabrijel Divjanoviĉ iniciatis la E-feriejon kaj Hugo Kraus verkis fotolibron pri ĝi nomata "Feliĉigaj Ferioj".Rade Petković (delegito de Ŝibenik) laboris por la kampadejo dum multaj jaroj.

Primoŝteno
kroate: Primošten
Urbo
Primošten duoninsulo
Oficiala nomo: Primošten
ŜtatoKroatio Kroatio
ProvincoŠibenik-Knin
Historia regiono
MaroAdriatiko
SituoPrimošten
 - koordinatoj43° 35′ 0″ N 15° 55′ 0″ O / 43.58333 °N, 15.91667 °O / 43.58333; 15.91667 (mapo)
Plej malalta punkto
 - altecom s. m.
Areo58,18 km² (5 818 ha)
Loĝantaro2 828 (2011)
Denseco48,61 loĝ./km²
UrbestroStipe Petrina
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo22 202
Telefona antaŭkodo022
AŭtokodojŠI
ŜipokodojPS
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Vikimedia Komunejo: Primošten
Retpaĝo: www.primosten.hr

Fotaro

redakti
Primošten
Primošten
Plaĝo ĉe Primošten
Sunsubiro
Primošten
Monumento por la originaj loĝantoj


Eksteraj ligiloj

redakti