Rede Globo

Rede Globo, aŭ simple Globo, estas brazila senpaga televida reto, lanĉita de amaskomunikila posedanto Roberto Marinho la 26an de aprilo 1965. Ĝi estas posedata de amaskomunikila konglomerato Grupo Globo, estante senkompare la plej granda el siaj posedaĵoj. Globo estas la plej granda komerca televidreto en Latin-Ameriko kaj la dua plej granda komerca televidreto en la mondo tuj malantaŭ la usona televida reto ABC[1] kaj la plej granda produktanto de telenoveloj.[2] Ĉio ĉi faras Globon fama kiel unu el la plej gravaj televidaj retoj en la mondo kaj Grupo Globo unu el la plej grandaj amaskomunikilaj grupoj.

Rede Globo
televidkanalo vd
Dum26-a de aprilo 1965 - nekonata/nuntempe
FondintojRoberto Marinho vd
SidejoRio-de-Ĵanejro
LandoBrazilo
Posedata deGlobo vd
Posedataj kompaniojEstúdios Globo vd
TTTOficiala retejo
vdr

Globo havas sian ĉefsidejon en la kvartalo Jardim Botânico de Rio-de-Janeanejro, kie ĝia novaĵsekcio baziĝas. La ĉefaj produktadaj studioj de la reto situas ĉe komplekso nomata Estúdios Globo, situanta en Jacarepaguá, en la sama urbo. Globo konsistas el 5 posedataj kaj funkciigitaj televidaj stacioj kaj 119 filioj tra Brazilo kaj propraj internaciaj retoj, Globo TV International kaj TV Globo Portugal. En 2007, Globo movis siajn analogajn operaciojn al altdifina televida produktado por cifereca elsendo.

Referencoj

redakti
  1. Rede Globo se torna a 2ª maior emissora do mundo (Portuguese). O Fuxico. Arkivita el la originalo je 2012-05-14. Alirita 22 May 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-14. Alirita 2020-11-03.
  2. BRAZIL - The Museum of Broadcast Corporations. Arkivita el la originalo je 2017-02-24. Alirita 28 November 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-24. Alirita 2020-11-03.

Eksteraj ligiloj

redakti