Rudolf Ludwig Mössbauer

(Alidirektita el Rudolf Mössbauer)

Rudolf Ludwig MÖßBAUER (31-an de januaro 1929, Munkeno - 14-an de septembro 2011, Grünwald[1]) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1961 kun usona fizikisto Robert Hofstadter pro malkovro de la Mössbauer-efiko. Oni uzis tiun fenomenon por pruvi relativecan teorion de Albert Einstein, por mezurado de la magneta kampo de la atomkernoj kaj aliaj proprecoj de solidaj materialoj.

Rudolf Ludwig Mössbauer
Nobel-premiito
Persona informo
Rudolf Mößbauer
Naskiĝo31-an de januaro 1929 (1929-01-31)
en Munkeno
Morto14-an de septembro 2011 (2011-09-14) (82-jaraĝa)
en Grünwald
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materTeknologia Universitato Berlino
Teknologia Universitato Munkeno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofizikisto
universitata instruisto
nuklea fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enMunkeno vd
Doktoreca konsilistoHeinz Maier-Leibnitz vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Mössbauer la efikon malkovris en 1957 unu jaron antaŭe ol li akiris doktoran titolon en la Munkena Teknika Akademio. Li iĝis en 1961 en Pasadena fizika profesoro ĉe la California Institute of Technology. Li revenis tri jarojn poste al Munkeno, kaj laboris en fizika katedro de la Teknika Akademio.

  1. Physiker und Pianist. tagesspiegel.de. 15-an de novembro 2011.