Saint-John Perse

franca poeto kaj diplomato

Saint-John Perse estas la plumnomo de Marie René Auguste Alexis Léger, naskiĝinta en 1887 en Saint Léger des Feuilles, en insulo Guadeloupe, mortinta en 1975.Franca poeto kaj diplomato, li uzis plumnomon, ke lia poezia agado restu privata kaj disigita de lia diplomata-politika kariero. Saint-John Perse ricevis la Nobel-Premion por literaturo en jaro 1960.
Saint-John-Perse-a poeziaĵo havis tre aparta kaj tipa stilo, skribita prozforme per longaj frazoj solenaj, plenaj je raraj vortoj kaj malnaivaj esprimmanieroj, ofte je eruditaj memoroj de antikveco, sed ankaŭ de emocio kaj kun delikata muzikeco, kaj pantheisma kaj historia sento. Ekzemple :

Saint-John Perse
Nobel-premiito
Persona informo
Saint-John Perse
NaskonomoMarie René Auguste Alexis Léger
Naskiĝo31-an de majo 1887 (1887-05-31)
en Pointe-à-Pitre
Morto20-an de septembro 1975 (1975-09-20) (88-jaraĝa)
en Hyères
Tombocemetery of Giens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Bordozio
Lycée Louis-Barthou (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Saint-John Perse
Familio
PatrinoRenée Dormoy-Léger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oDorothy Russel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoSaint-John Perse • Saint Leger Leger vd
Okupopoeto
diplomato
tradukisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojAnabase ❦
Amers ❦
Praises ❦
Q48748337 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
« Poezio por akompani iron de recitmarŝo honore al maro. Poeziaĵo por subteni kanton dummarŝan tutĉirkaŭ lime la maron. Tiel, kiel la ago de la altar-ĉirkaŭiro, aŭ la orbitado de ĥoro dum disfaldado de l’strofo » (Maraj gvidmarkoj)
« Vi ‘stas kuracinto, asociinto, kaj sorĉinto je la altaj fontoj mensaj ! Ĉar ĉia kapablo en homa la koro strangas, kaj grandas alirfacilo al inter ni via : treallogema Homo ! kun cent kutimoj inter ni, ho disigitulo ! Ni la stampon de via rigard’ surhavas ĉiuj sur frunto ! » (Amikeco de l’Princo)
« Mi foriros kun anseroj en la sobra odor’ de l’maten’. » (Ventoj)
« Funebra odoro de rozo ne sieĝos plu kradojn de l’tombo. Vivanta la horo inter palmoj ne mutigos plu sian animon fremdecan. Amaraj, ĉu tiel iam estis niaj vivantulaj lipoj ? » (Maraj gvid markoj)

Ĉefaj verkoj:

  • ÉLOGES, 1911 (Laŭdoj)
  • ANABASE, 1924 (Anabasis)
  • AMITIÉ DU PRINCE, 1924 (Amikeco de l'Princo)
  • EXILE, 1942 (Ekzilo ; poemoj verkitaj kiam li estis ekzile en Usono pro la venko de Francio dum Dua mondmilito
  • POÈME À L'ÉTRANGÈRE, 1943 (Poemoj al la fremdulino)
  • PLUIES, 1943 (Pluvoj)
  • NEIGES, 1943 (Neĝoj)
  • VENTS, 1946 (Ventoj)
  • AMERS, 1957 (Maraj gvidmarkoj)
  • OISEAUX, 1962 (Birdoj)

Eksteraj ligiloj

redakti