Shirley Eaton

brita aktorino

Shirley Jean EATON (naskiĝis la 12-an de januaro 1937) estas angla aktorino, verkistino kaj kantistino. Eaton aperis regule en britaj filmoj laŭlonge de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kaj atingis sian plej altan karierpinton pro sia ikona apero kiel Bond-virino Jill Masterson en la filmo pri James Bond nome Goldfinger (1964), kiu havigis al ŝi sian statuson de seksosimbolo. Eaton havis rolojn ankaŭ en la fruaj filmoj Carry on. Entute ŝi aperis en 35 filmoj, plus unu televida filmo kaj diversaj epizodoj de naŭ televidaj serioj.

Shirley Eaton
Persona informo
NaskonomoShirley Jean Eaton
Naskiĝo12-an de januaro 1937 (1937-01-12) (87-jaraĝa)
en Londono
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materAida Foster Theatre School (en) Traduki
Kingsbury High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofilmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1951– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Replikaĵo de orumita Shirley Eaton en la rolo de la murdita Jill Masterson — "unu el la plej longdaŭraj bildoj en kinematografia historio"[1]

Preferinta dediĉi sin al zorgo pri familio, ŝi retiriĝis el aktorado en 1969. Eaton eliris el retiriĝo en 1999 por publikigi sian membiografion titolitan Golden Girl (Ora junulino) alude al sia aspekto en la Bond-filmo, verko kiu estis furorlibro, kaj krome ŝi publikigis ankaŭ tri pliajn verkojn laŭlonge de la 2000-aj jaroj.

Referencoj

redakti
  1. Pfeiffer, Lee; Worrall, Dave (1998). The Essential Bond. London: Boxtree Ltd. ISBN 978-0-7522-2477-0.

Eksteraj ligiloj

redakti