Siksto la 2-a

papo de la katolika eklezio

Sankta Siksto la dua, latine Sixtus II, greke Xystus B, naskiĝis je nekonata dato (proksimume en 215) en Grekio kaj mortis en 258. Li estis papo ekde 257 ĝis sia morto kiel martiro, la 6-an de aŭgusto 258 per senkapigo. Siksto, antaŭ ol esti papo, estis instruisto en urbo Caesarea Augusta, hodiaŭ Zaragoza. Eble li verkis la historian libron Ad Novatianum.

Siksto la 2-a
24-a papo de la katolika eklezio
Pontifikode 257
ĝis 258
AntaŭuloStefano la 1-a
SekvantoDionizio
Persona informo
Naskiĝoproksimume en 215
en Grekio
Morto6-an de aŭgusto 258 (0258-08-06)
en Romo
Mortokialosenkapigo [#]
Lingvojmoderna greka lingvo [#]
Sanktulo
[#]Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kvankam li ĝuis la plej altan respekton de ĉiuj fruaj martiraj papoj, tamen la ĉefdiakono Laŭrenco de Romo, kiu estis martirigita kun li, kaj estis mortigita kvar tagojn post la senkapigo de Siksto, do la 10-an de aŭgusto, estas multe pli konata en kristanismo. La vivo kaj laboro de la du trovis la plej altan artan esprimon en la kapelo de la papo Nikolao la 5-a en la Vatikano, dum la pentristo Rafaelo senmortigis lian bildon en la pentraĵo de la Siksta Madono.

Lia (libervola) memora tago estas la 7-a de aŭgusto en la katolika eklezio kaj la 10-a de aŭgusto en la ortodoksismo.

Vidu ankaŭ

redakti
🔥 Top keywords: