Temisto (luno)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Temisto.

Temisto estas neregula satelito de Jupitero.

Temisto
Natura satelito  de Jupitero (XVIII)
Artista vido de Temisto
Artista vido de Temisto
Artista vido de Temisto
satelito de Jupitero • neregula satelito
Aliaj nomojJupitero XVIII[1]
Nomita laŭThemisto vd
Malkovro
Malkovrintoj1. Charles T. Kowal kaj Elizabeth Roemer
2. Scott S. Sheppard kaj aliaj[1]
Dato de malkovro1. 30-a de septembro 1975
2. 21-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovro1. Monto Palomar
2. Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso7 393 220 km
Discentreco0,2115788
Klinangulo45,76220° (rilate al la ekliptiko)
47,48° (rilate al la jupitera ekvatoro)
Periodo129,87 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro8 km (averaĝe)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
7 × 1014 kg
2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze)
0,0029 m/s2
4,8 m/s
Rotacia periodonekonata
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo0
Surfaca temperaturo~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
0,04 (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo21
vdr

Malkovro

redakti

Ĝi estis unue malkovrita la 30-an de septembro 1975 de Charles T. Kowal kaj Elizabeth Roemer en la Observatorio Palomar en Usono. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/1975 J 1[2], sed ĝian orbiton oni ne povis determini, kaj la satelito perdiĝis.

La 21-a de novembro 2000, objekto, kiu kongruis kun Temisto estis observata de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, kiuj maldaure nomis ĝin S/2000 J 1[3]. Rapide montriĝis, ke estis la sama objekto observita en 1975.

Al tiu retrovo respondis observo de la 6-a de aŭgusto 2000[4], far de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars, Jean-Marc Petit, Hans Scholl, Matthew J. Holman, Brian G. Marsden, Philip D. Nicholson kaj Joseph A. Burns.

Temisto estas malgranda objekto. Hipotezinte ĝian albedon al 0,04 kaj ĝian denson al 2,6 g/cm3 (per komparo kun aliaj satelitoj) oni ĉirkaŭkalkulas ĝian grandon al 8 km kaj ĝian mason al 7 × 1014 kg.

Ĝi havas discentran kaj klinitan orbiton, meze inter tiuj de la galilejaj satelitoj kaj de la lunoj de la himalia grupo. Tiu unika orbito faras ke Temisto aniĝas al nenia grupo. Ĝi formas grupon por si sole.

Ĝi ricevis en 2002 la nomon de Temisto[5], unu el la kvindek nereidinoj de la helena mitologio.

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti