The Philadelphia Story

The Philadelphia Story (anglalingve: "La Filadelfia Rakonto") estas filmo el 1940 kun gesteluloj Cary Grant, Katharine Hepburn, kaj James Stewart. Ĝi estas bazita de Broadway dramo de la sama nomo de Philip Barry, pri fianĉino kies planoj estas kompleksigitaj de la samtempa alveno de ŝia eks-edzo kaj de bela ĵurnalisto. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj ekzempleroj de komedio pri reedzigo, populara ĝenro en la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj, en kiu du personoj eksedziĝas, flirtas kun aliaj, kaj tiam re-edziĝas. Ĝi estis utila strategio dum tempo kiam ekster-edzecaj amaferoj estis malpermesitaj en usona kino. La filmo tre sukcesis.

La Filadelfia Rakonto
titol-ekrano
titol-ekrano
filmo
Originala titoloThe Philadelphia Story
ProduktadlandoUsono
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato1-a de decembro 1940
Daŭro112 minutoj
Ĝenroromanca komedia
KameraadoJoseph Ruttenberg
Reĝisoro(j)George Cukor
Produktisto(j)Joseph L. Mankiewicz
ScenaroDonald Ogden Stewart
Laŭ la verko dePhillip Barry
Filmita enUsono
Loko de rakontoPensilvanio
Muziko deFranz Waxman
ĈefrolantojCary Grant
Katharine Hepburn
James Stewart
Produktinta firmaoMetro-Goldwyn-Mayer
DistribuoMetro-Goldwyn-Mayer
HonorigojAkademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro
IMDb
vdr
James Stewart portas Katharine Hepburn en la filmo.

La dramo estis la unua granda sukceso de Hepburn post multaj film-katastrofoj, inkluzivante la klasikaĵo Bringing Up Baby. Howard Hughes aĉetis la rajtojn de la filmo kiel donaco por Helpburn, kun la kondiĉo ke Hepburn rolus la virina ĉefrolo.

La filmo estis refarita en 1956 kiel muzika filmo titolita High Society, kun Bing Crosby, Grace Kelly, kaj Frank Sinatra.

Premioj

redakti

La filmo gajnis Oskarojn por James Stewart (plej bona aktoro) kaj scenaristo Donald Ogden Stewart (plej bona adaptita scenaro). Ĝi ankaŭ estis kandidato por Oskaro por George Cukor (plej bona reĝisoro), Katharine Hepburn (plej bona aktorino), kaj plej bona filmo (Joseph L. Mankiewicz - produktisto).

En 1995, ĉi tiu filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Aliaj projektoj

redakti