Theodor Heuss

germana politikisto

Theodor HEUSS [teodor hojs], germana ĵurnalisto kaj politikisto, estis federacia prezidento de Germanio inter la jaroj 1949 kaj 1959. Li naskiĝis dum 1884 en Brackenheim kaj mortis 1963 en Stutgarto). Theodor Heuss estis membro de la liberala partio FDP.

Theodor Heuss
Persona informo
Theodor Heuss
Naskiĝo31-an de januaro 1884 (1884-01-31)
en Brackenheim
Morto12-an de decembro 1963 (1963-12-12) (79-jaraĝa)
en Stutgarto
TomboWaldfriedhof Stuttgart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religioluteranismo vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materMunkena universitato
Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioLibera Demokrata Partio
Free-minded Union (en) Traduki
Progresisma Popolpartio
Germana Demokratia Partio
National-Social Association (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Theodor Heuss
Familio
PatroLudwig Heuss (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoElisabeth Heuss (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojHermann Heuss (en) Traduki kaj Ludwig Heuss (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oElly Heuss-Knapp (en) Traduki (1908–1952) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojErnst Ludwig Heuss (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojKaspar Kantz (en) Traduki (praulo)
Friedrich Heuß (en) Traduki (prapraonklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
ĵurnalisto
universitata instruisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBonnoBerlino vd
Prezidanto de Germanio
Dum19491959
Antaŭulo
SekvantoHeinrich Lübke
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Theodor Heuss studis la fakojn nacia ekonomio, historio, filozofio, arta historio kaj politika scienco en Munkeno kaj Berlino. Post la studoj li laboris kiel ĵurnalisto. Dum la jaro 1903 li membriĝis en maldekstra-liberala partio. Jam dum la tempo de la Vajmara Respubliko Heuss estis parlamentano de la nacia parlamento "Reichstag". Dum 1948/1949 li estis deputito de la Parlamentarischer Rat (parlamenta konsilanaro), kiu ellaboris la Germanan konstitucion.

De 1949 ĝis 1959 li estis la unua federacia prezidento de la Federacia Respubliko Germanio. Formalan sidejon li (kaj ĉiuj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno.

Heuss direktis sian postenon senpartia. Li representis la liberalan, demokratian kaj kulturan tradiciojn de Germanio, ekster Germanio li vekis fidon pri la nova respubliko.

Lia edzino Elly Heuss-Knapp fondis organizaĵon por medicina prizorgo de patrinoj.