Thomas Moore

irlanda poeto

Thomas MOORE (28a de Majo 1779 – 25a de Februaro 1852) estis irlanda poeto, kantisto, kantoverkisto, kaj distristo, nuntempe pli bone rememorita pro la vortumado de "The Minstrel Boy" kaj de "The Last Rose of Summer". Li estis responsa, kun John Murray, pro la bruligado de la memoraĵoj de Lord Byron post lia morto. En sia vivodaŭro li estis ofte referencata kiel Anacreon Moore.

Thomas Moore
Persona informo
Thomas Moore
Naskiĝo28-an de majo 1779 (1779-05-28)
en Dublino
Morto25-an de februaro 1852 (1852-02-25) (72-jaraĝa)
en Sloperton Cottage
TomboBromham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika eklezio vd
Etnoirlandanoj vd
Lingvojanglafranca vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Dublino Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroJohn Moore (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoAnastasia Codd (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oElizabeth Dyke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopoeto
muzikisto
poeto-juristo
kantotekstisto
ludisto
dirigento
historiisto
verkisto
komponisto
kantoverkisto
romanisto
juristo
kantisto
komediverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

El relative frua aĝo Moore montris intereson en muziko kaj aliaj spektaklaj artoj. Li foje aperis en muzikalaj teatraĵoj kun siaj amikoj, kiel The Poor Soldier de John O'Keeffe (muziko de William Shield), kaj iam li havis ambiciojn iĝi aktoro.[1] Moore lernis en kelkaj lernejoj de Dublino kiel la publika lernejo de Samuel Whyte en Grafton Street kie li lernis la anglan akĉenton laŭ kiu li parolis la ceteron de sia vivo.[2] En 1795 li gradiĝis el Kolegio Triunuo (Trinity), kiu ĵus permesis eniron al katolikaj studentoj, kiel klopodo plenumi la deziron de sia patrino ke li iĝu advokato. Moore estis dekomence bona studento, sed li poste metis malpli da klopodo en siaj studoj. Lia epoko ĉe Trinity okazis inter pliiĝanta tumulta erao post la Franca Revolucio, kaj multaj el liaj kunstudentoj kiel Robert Emmet estis subtenantoj de la movado de Unuiĝintaj Irlandanoj, kvankam Moore mem neniam estis membro.[3] Tiu movado serĉis subtenon el la Franca registaro por lanĉi revolucion en Irlando. En 1798 okazis ribelo sekve de Franca invado, neniu el kiuj sukcedis.

En Esperanto aperis

redakti

Bibliografio

redakti
  1. Kelly, p. 25.
  2. Kelly, p. 21–24.
  3. Anon., Marto 1853, "Lord John Russell's Memoirs of Moore" en Dublin Review, vol. 34, p. 123.