Trilateropiramidigita dudekedro

En geometrio, la trilateropiramidigita dudekedro estas pluredro.

Trilateropiramidigita dudekedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Edra figuroV3.10.10
Verticoj32
Lateroj90
Edroj60
χ2
Geometria simetria grupoIh
Duedra angulo160°36'45" (por la duala de la senpintigita dekduedro)
PropraĵojEdro-transitiva
DualaSenpintigita dekduedro (por vera subspeco de trilateropiramidigita dudekedro)
Bildo de dualaBildo de duala
vdr

Ĝi povas esti konsiderata kiel dudekedro kun ne nepre regulaj kvaredroj (triangulaj piramidoj) aldonitaj al ĉiu ĝia edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.

Povas esti diversaj formoj de ĉi tiu pluredro depende de alto de la aldonataj piramidoj.La ĉiuj variantoj estas topologie similaj; ili havas la saman edran koneksecon, sed la verticoj estas je malsamaj relativaj distancoj de la centro kaj unu de la aliaj.
Inter la variantoj:

NomoBildoPropraĵoj
(Iam defaŭlte konsiderata trilateropiramidigita dudekedro)Katalana solido, ĝia duala pluredro estas la senpintigita dekduedro. Konveksa
Unua steligo de dudekedroNekonveksa
Granda steligita dekduedroKun tre altaj piramidoj. Nekonveksa. Nur aspekte similas al trilateropiramidigita dudekedro, ĉar ne havas verticojn ĉe bazoj de la triangulaj piramidoj kaj havas alie koneksitajn edrojn.
Granda dekduedroKun piramidaj stiloj. Nekonveksa. Nur aspekte similas al trilateropiramidigita dudekedro, ĉar ne havas verticojn ĉe suproj de la triangulaj piramidoj kaj havas alie koneksitajn edrojn.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti