Tvøroyri (dane Tverå) estas dua plej granda komunumo sur insulo Suðuroy, Ferooj. Ĝi situas en centro de la insulo, tiel ĝi havas centran rolon.

Tvøroyri
feroe: Tvøroyri, dane: Tværå
urbo
Oficiala nomo: Tvøroyri
LandoDanio Danio
InsularoFerooj
InsuloSuðuroy
KomunumoKomunumo Tvøroyri
Parto deAtlantiko
SituoTvøroyri
 - koordinatoj61° 33′ 21″ N 06° 48′ 12″ U / 61.55583 °N, 6.80333 °U / 61.55583; -6.80333 (mapo)
Plej malalta punkto
 - altecom s. m.
Areo43,0 km² (4 300 ha)
Loĝantaro1 727 (2011)
Denseco40,16 loĝ./km²
Fondo1836
UrbestroKristin Michelsen
HorzonoOET (UTC+0)
 - somera tempoOEST (UTC+1)
PoŝtkodoFO 800
Situo enkadre de Ferooj
Situo enkadre de Ferooj
Situo enkadre de Ferooj
Situo enkadre de Norda Atlantiko
Situo enkadre de Norda Atlantiko
Situo enkadre de Norda Atlantiko
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Tvøroyri
Retpaĝo: www.tvoroyri.fo
Map

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 859 loĝantoj.

Geografio

redakti
Preĝejo de Tvøroyri
Strato
Deponejaj domoj

La komunumo situas sur orienta parto de Suðuroy, sur norda parto de Trongisvágsfjørður. Ĝi apartenas administre al distrikto Tvøroyri, kiu estas la plej loĝata inter la distriktoj.

Historio

redakti

Oni fondis la komunumon en 1836, poste tie funkciis unu deponejo de reĝa komerca monopolo ĝis 1856. La komunumo povas danki sian establon same al tiu depono.

La preĝejo situas supre de la vilaĝo, tiel ĝi estas bone videbla eĉ el malproksimo. Ĝin planis la kopenhaga konstruisto Viggo Bertram, oni antaŭkonstruis ĝin en 1907 en Norvegio, poste oni transportis ties pecojn en la nunan lokon, kie oni plenkonstruis kaj konsekris ĝin en 1908. Oni transportis la malnovan preĝejon -konstruitan en 1856 – al Sandvík.

Ekonomio

redakti

Tvøroyri havas grandan fiŝ-prilaboran uzinon, kiu ekfunkciis en 1975.

Trafiko

redakti

La pramo de Tórshavn alvenas ĉe Drelnes, kiu situas ĉe alia flanko de la insulo, tiel la veturo al la ĉefurbo daŭras du horojn.

Turismo

redakti

En la centro, super la haveno situas Hotel Tvøroyri. Inter ili troviĝas placo pavimita per plataj ŝtonoj, kie oni pli fure sekigis la fiŝojn per la suno, vento. La malnovajn domojn ĉirkaŭ ĝi konstruigis la reĝa komerca monopolo.

Supre la haveno funkcias muzeo.

Kulturo

redakti

En ĉiu nepara jaro, oni organizas, aranĝas tie la festivalon Jóansøka; en la paraj jaroj, la festivalon gastigas Vágur. Tie sporta, kultúra, muzika festivalo en junio estas la plej grava aranĝo de Suðuroy.

Sporto

redakti

La futbala teamo de la komunumo estas TB Tvøroyri, kiu ludas la matĉojn en la Stadiono de Sevmýri.

Personoj

redakti
  • Tie vivis kaj mortis Kristian Djurhuus (1895–1984), politikisto, iama ĉefministro de Ferooj
  • Tie laboris kiel instruisto Peter Mohr Dam (1898–1968), politikisto, iama feroa ĉefministro
  • Tie naskiĝis Atli Pætursson Dam (1932–2005), politikisto, iama feroa ĉefministro*
  • Tie naskiĝis Jóannes Eidesgaard (1951–), politikisto, iama feroa ĉefministro