Ubaldo de Gubbio

Ubaldo de Gubbio (naskiĝis je la nomo Ubaldo Baldassini inter la jaroj 1080 kaj 1085 en la urbo Gubbio de norda Italio; mortis la 16-an de majo 1160) estis episkopo de Gubbio. Oni deklaris lin post lia morto kristana sanktulo.

Sankta
Ubaldo de Gubbio
Persona informo
Naskiĝo1080
en Gubbio, Italio
Morto16-a de majo 1160
en Gubbio, Italio
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojlatina vd
Profesio
Okupofilozofo
katolika sacerdoto
katolika episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
Episkopo de Gubbio
Dumĉ. 1129
Sanktulo
Kanonizola 5-an de marto 1192 de Celesteno la 3-a
Festotago16-a de majo
Patronecoinfanoj; kontraŭ nervaj malsanoj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li kreskis en nobela familio de la urbo Gubbio en la regiono Umbrio de Italio. Ambaŭ gepatroj frue mortis, kaj sekve li estis edukata en monaĥejo. En 1114 li konsekriĝis pastro kaj disdividis sian heredaĵon inter la lokaj malriĉuloj. Probable en 1129 la papo Honorio la 2-a nomumis lin episkopo de Gubbio, post kiam li antaŭe malakceptis elektiĝon kiel episkopo de Peruĝo (Perugia).

Nuntempe en Gubbio ekzistas festo honore al la sankta Ubaldo, kies centra parto estas "vaksokandela kurado" (itale Corsa dei Ceri).

La papo Celesteno la 3-a la 5-an de marto 1192 deklaris Ubaldon sanktulo. Li konsideratas patrono de infanoj kaj patrono kontraŭ nervaj malsanoj. Fingra relikvo de Ubaldo situas en la katedralo de la urbo Thann en Alzaco.