Unterseen

komunumo de Svislando

Unterseen estas urbo kaj ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 5522 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Unterseen
Blazono de Unterseen
Unterseen
urbetokomunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoInterlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009Interlaken
Geografia situoCH1903: 631446 / 170747 (mapo)46.68727.8497Koordinatoj: 46° 41′ N, 7° 51′ O; CH1903: 631446 / 170747 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj5522
Areo14,1 km²
Alteco567 m super marnivelo
Poŝtkodo3800
Komunumkodo0593
Mapo de Unterseen
vdr

Geografio

redakti

Unterseen situas ĉe la orienta fino de la Lago de Thun ĉe la alfluo de Aro al ĉi-lasta, norde de Interlaken, kun kiu Unterseen komplete kunkreskis, tiel ke turistoj ofte kredas, ke la urbo Unterseen estas nur kvartalo de Interlaken, kvankam fakte Unterseen estas jure kaj historie urbo, dum Interlaken nur vilaĝo, kiu cetere ĝis 1891 nomiĝis modeste Aarmühle. De Unterseen oni havas bonegan kaj liberan rigardon al la tri famaj montoj Eiger, Mönch kaj Jungfrau de la Bernaj Alpoj. Unterseen estas fakte la unua urbo laŭlonge de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Unterseen limas en nordo al Habkern, en nordoriento al Ringgenberg, en oriento kaj sudo al Interlaken, en sudokcidento alliflanke de la Lago de Thun al Därligen, kaj en okcidento al Beatenberg.

Trafiko

redakti

Kvankam la trajlinio inter la okcidenta kaj la orienta stacidomoj de Interlaken pasas parte tra teritorio de la komunumo Unterseen, en Unterseen ne estas trajnhaltejo. Tamen la okcidenta stacidomo de Interlaken situas nur kelkcent metrojn de la urbocentro de Unterseen. Krome la komunumo ankaŭ estas servata de lokaj busoj de Interlaken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 situas du kilometrojn sudokcidente de la urbo inter Matt kaj Interlaken.

Historio

redakti

La 13-an de julio 1279 la imperiestro Rudolfo la 1-a donis al la barono Berĥtoldo la 3-a de Eschenbach la permeson konstrui fortikaĵon inter la du lagoj kaj koncedis al tiu fortikaĵo ankaŭ la urborajton. En la jaro 1291 la unuan fojon aperis la nomo Unterseen por la urbeto per la vortoj "Inderlappen genannt Undersewen".[1]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Bildoj

redakti