Václav Šašek
Václav ŠAŠEK z Bířkova (15-a jarcento) estis ĉeĥa paĝio, kiu en servo de sinjoro Lev de Rožmitál, bofrato de la reĝo Jiří z Poděbrad, partoprenis vojaĝon el Bohemio okcidenten en la jaroj 1465 - 1467.
Václav Šašek | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Jan Šašek z Mezihoří |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1465 en Biřkov |
Morto | |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto ![]() |
La vojaĝon li priskribis tre realisme, precipe la aventuran kaj religian vivon de kavaliroj en okcidenteŭropaj landoj.
La verko ne konserviĝis en la ĉeĥa originalo, sed nur en latina traduko de episkopo de Olomouc, Stanislav Pavlovský, kiu eldonis ĝin en 1577 sub la titolo Commentarius brevis et incundus itineris atque peregrinationis (Konciza kaj plezura priskribo de vojaĝo kaj migrado).
Verkisto Alois Jirásek (1851-1930) priskribis la vojaĝon en porinfana libro El Bohemio ĝis la mondofino.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojVikipedioVikipedio:DiskutejoProgramistoVikipedia diskuto:DiskutejoEsperantoSmrčinyŜablono:Informkesto busoListo de lingvoversioj de VikipedioLago de Zurikox3js4Helga PlötnerHelpo:EnhavoDua MondmilitoVikipedio:KontaktojUzanto:Dominikkf7kiVikipedio:AktualaĵojVikipedio:Malgarantiodxq2jSeksumadoSaul B. RobinsohnMark Rutteve915Belga Olimpika KomitatoPortalo:KomunumoDosiero:Hôtel de ville Rillieux-la-Pape 3-2016.jpgĈeĥio en la Somera Olimpiko 2024Vikipedio:Artikolo de la monatoMasturbadoBritio en la Somera Olimpiko 2024Otto SchönbergerDick SchoofUsonoBelgio en la Somera Olimpiko 2024Serĉilo-optimumigo