Veturilo (Varsovio)

biciklo-prunta sistemo en Varsovio (Pollando)

Veturilo, Varsovia Publika Biciklo (pole Veturilo, Warszawski Rower Publiczny) estas sistemo de pruntepreneblaj bicikloj en Varsovio, Pollando, kiu funkcias ekde aŭgusto 2012.

Veturilo
sistemo de pruntepreneblaj bicikloj
Zamenhof/Esperanto-objekto
bike rental (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco1-a de aŭgusto 2012 vd
Lando(j)Pollando vd
SituoVarsovio
Posedata deZarząd Transportu Miejskiego w Warszawie vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Biciklo «Veturilo» kun la koloroj de la flago de Ukrainio.
Bicikla stacio de Veturilo ĉe la Placo de Tri Krucoj (Plac Trzech Krzyży) en Varsovio.

La sistemo estas funkciigata de kompanio Nextbike.

La nomo Veturilo de la sistemo venas de Esperanto, kaj estis elektita dum interreta konkurso. El preskaŭ milo da senditaj proponoj la ĵurio komence elektis ses. En la sekva paŝo, kadre de reta voĉdonado oni elektis la nomon «Veturilo» (por ĝi voĉdonis 32%); la ceteraj proponoj estis: Wawabike (26%), Ziuuu (12%), Rowerynka (12%), Bajker (11%), kaj Wabik (6%). La venkintan nomon proponis varsovia membro de Pola Esperanto-Junularo, Mateusz Kempisty.[1]

Referencoj

redakti
  1. What’s the origin of Veturilo name?. Arkivita el la originalo je 2013-05-01. Alirita 2012-08-26.

Eksteraj ligiloj

redakti