Wacław Niżyński


Wacław NIŻYŃSKI (ruse Вацлав Фомич Нижинский; Vaclav Fomiĉ Niĵinskij) (naskiĝis la 12-an de marto - la 28-an de februaro laŭ julia kalendaro - 1889 en Kievo, mortis la 8-an de aprilo 1950 en Londono) estis pola-rusa dancisto kaj koreografo, unu el la plej eminentaj dancistoj de la baleto de la 20-a jarcento. En internacia bibliografio estas konata ĉefe laŭ franclingva formo Vaslav Nijinsky.

Wacław Niżyński
Persona informo
Naskiĝo28-a de februaro[jul.]/ 12-a de marto 1889[greg.]
en Kievo, Kieva gubernio,  Rusia Imperio
Morto8-an de aprilo 1950 (1950-04-08)
en Londono
MortokialoRena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata
TomboTombejo de Montmartre, 22 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojrusaukraina
ŜtatanecoPollando
Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materBaleta Akademio de Vaganova Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oBronislava Nijinska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oRomola Pulszky Redakti la valoron en Wikidata
InfanoKyra Nijinsky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupobaleta dancisto
baleta majstro
desegnisto
taglibristo
koreografo
dancisto
modelo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Infaneco kaj juneco

redakti

Wacław Niżyński naskiĝis en la familio de polaj dancistoj de migra teatro. La gepatroj - Tomasz Niżyński kaj Eleonora Bereda finis Varsovian Baletan Lernejon, kaj kiel junuloj ludis en Varsovia Opero. Laŭ leteroj li konsideris sin polo malgraŭ averaĝa konateco de la pola lingvo.

Tomasz Niżyński sufiĉe frue forlasis sian familion. Por certigi al infanoj pli bonajn kondiĉojn de edukado Eleonora Niżyńska decidis translokiĝi al Sankt-Peterburgo. Tie en 1900 Wacław enskribiĝis al la Teatra Imperiestra Lernejo, kie lernis ĉe Legat, Obuĥov kaj Cecchetti.

Li debutis sur la scenejo de Mariinskij-Teatro kiel 18-jarulo en Don Giovanni de Mozarto. Partneris al Matylda Krzesińska, Olga Preobrajska, Anna Pavlova kaj Tamara Karsavina. Tiuperiode grandan apogon en profesia kariero kaj financan helpon donis al la patrino ŝia amato, princo Paŭlo Lvov. Samtempe Vaclavo unuafoje komencis ludi en la baleto kun sia fratino Bronisława, kiu iĝis por li tre proksima persono kaj akompanis lin dum la tuta vivo.

La geedziĝo

redakti

Wacław Niżyński en 1913 edziĝis al hungara Romola Pulszky dum turneo en Bonaero sen permeso de la baletestro. Reveninta al Eŭropo li estis forigita el la trupo. Niżyński freneziĝis, la edzino flegis lin en Budapeŝto. Tiutempe la edzino naskis 2 filinojn.

Literaturo

redakti
  • Nijinsky — biografia filmo de 1980 laŭ reĝisorado de Herbert Ross.