Waffen-SS

(Alidirektita el Waffen SS)

La Waffen-SS (Germana vorto por "Armita SS") estis la milita fako de la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS, grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler. Waffen-SS funkciis dum la Dua Mondmilito. Ĝi kreskis de tri regimentoj al pli ol 38 divizioj, kaj servis apud la kutima armeo de Nazia Germanio (Wehrmacht Heer), sed neniam estis oficiale parto de ĝi, laŭ la volo de Adolf Hitler. Li volis ke ĝi restu kiel fako de la NSDAP kaj estiĝi supera policaro post la fino de la Dua Mondmilito.[1] Estante parto de la organizaĵo SS, ĝi estis regita de ties gvidanto Heinrich Himmler.

Waffen-SS
emblemo
armea branĉo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco17-a de marto 1933 vd
Fino8-a de majo 1945 vd
AntaŭeSS-Verfügungstruppe vd
Lando(j)Nazia GermanioGermanio vd
SidejoBerlino
MotoMeine Ehre heißt Treue
My honour is loyalty
הכבוד שלי הוא נאמנות
Min ære heter troskap
vdr
La emblemo kaj flago de SS kaj Waffen-SS
La muftio de Jerusalemo, Mohamed Amin al-Husajni, kun la Hitler-saluto (Faŝisma saluto) antaŭ la parado de divizio de Waffen-SS Skanderbeg kun 1000 da albanoj-muzulmanoj, Kosovo, novembro 1943
La 7a Volontula Divizio Montara SS "Princo Eugeno" de kroatoj kaj bosnianoj en Jugoslavio
Divizio „Das Reich“ (La Regno) de Waffen-SS, Sovetio 1942
La taĉmento de la 5a Kirasa Divizio "Viking" de la Waffen-SS (flandra), en Orienta Fronto en Sovetio, 1942
August Dieckmann distingas la flandrajn soldatojn de la 5a Kirasa Divizio "Viking" de Waffen-SS per la Fera Kruco

La deveno de eksterlandaj (alilandaj) soldatoj de Waffen-SS

redakti
DevenlandoNombroMilitgrupojNacieco
Albanio3 00021a Divizio Montara SS "Skanderbeg" (1 albana)albanoj
Belgio23 0005a Divizio Kirasa SS „Vikingo”, 27a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS (1 flamanda/flandra) „Langemarck”flandroj
15 0005a Divizio Kirasa SS „Vikingo”, 28a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS (1 valona) „Valonio”valonoj
Britio50Libera Korpuso Britabritoj
Bulgario600-1000Bulgara Regimento de Kiras-grenadistoj SSbulgaroj
Kroatio30 0007a Volontula Divizio Montara SS "Princo Eugeno", 13a Divizio Montara SS (1 kroata) "Handschar", 23a Divizio Montara SS (2 kroataj) "Kama"kroatoj, bosn(ian)oj
Danio10 000Volontula Dana Legio, 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nordland”danoj
Hindio3500Volontula Hindia Legiohindoj
Estonio20 00020a Divizio de Grenadistoj SS (1 estona)estonoj
Finnlando1000Volontula Finna Bataliono Waffen-SSfinnoj
Hungario15 00022a Volontula Divizio de Kavalerio SS, 25a Divizio de Grenadistoj SS (1 hungara) "Hunyadi", 26a Divizio de Grenadistoj SS (2 hungaraj) "Hungario"hungaroj
Latvio39 00015a Divizio de Grenadistoj SS (1 latva), 19a Divizio de Grenadistoj SS (2 latvaj)latvoj
Nederlando50 0005a Kiras Divizio SS „Vikingo”, 23a Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nederlando”, 34a Divizio de Grenadistoj SS "Landstorm Nederland"nederlandanoj
Norvegio6 000Volontula Norvega Legio, 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nordland”norvegoj
Francio8 00033a Divizio de Grenadistoj SS (1a franca) "Charlemagne"francoj
Italio20 00029a Divizio de Grenadistoj SS (1 itala)italoj
Ukrainio25 00014a Divizio de Grenadistoj SS (1 ukraina)ukrainoj[2]
USSR12 00029a Divizio de Grenadistoj SS (1 rusa), 30a Divizio de Grenadistoj SS (2 rusaj), 30a Divizio de Grenadistoj SS (1 belorusa)rusoj, belorusoj
40-50 00015a Kozaka Korpuso de Kavalerio SSkozakoj
8 0001a Tatara Montara Brigado SS, Orient-turkia Milit-Ligo Waffen-SStataroj, azerbaĝananoj, turkmenoj, kirgizoj, uzbekoj
Rumanio3 000Rumania Regimento de Grenadistoj SS, 103a Regimento Kontraŭ-Tankarumanoj
Serbio15 0007a Volontula Montara Divizio SS "Princo Eugeno", 21a Montara Divizio SS (1 albana) "Skanderbeg", Serba Volontula Korpusoserboj, albanoj
Hispanio1000101a Hispana Volontula kompanio SS, 3a kompanio de 1a bataliono, 28a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS (1 valencia) „Valenciohispanoj
Svedio100-1305a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Grenadistoj Kiras-SS „Nordland”svedoj
Svisio700-8005a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nordland”germanlingvaj svisoj

Krome en Waffen-SS milit-servis malgrandnombre: slovenoj, grekoj, ĉeĥoj, litovoj, slovakoj kaj unuopuloj luksemburgianoj kaj poloj.

Rilataj artikoloj

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Gerald Reitlinger (1989): The SS: Alibi of a Nation - 1922–1945, eldonejo Da Capo Press, ISBN 978-0-306-80351-2, paĝo 84.
  2. Ukrainoj ankaŭ militservis en la divizioj: SS "Leibstandarte", SS "Adolf Hitler, SS "Totenkopf", SS "Vikingo", SS "Hohenstaufen", SS "Frundsberg", SS "Reichsführer", SS "Maria Theresia", SS (1 belorusa), SS "Dirlewanger", (1 rusa).