Winrich von Kniprode
Alta Majstro de la Germana Ordeno
Winrich von Kniprode [VInrih fon Kniprode] estis la 22-a Alta Majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Li estis la plej longe servanta Alta Majstro plenumante la oficon dum 31 jaroj (1351-1382).
Winrich von Kniprode | |||||
---|---|---|---|---|---|
22-a Alta Majstro de la Germana Ordeno ![]() | |||||
![]() | |||||
Regado | 1351-1382 | ||||
Antaŭulo | Heinrich Dusemer | ||||
Sekvanto | Konrad Zöllner von Rotenstein | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Winrich von Kniprode | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1310 en Monheim am Rhein | ||||
Morto | 24-a de junio 1382 en kastelo Marienburg | ||||
Tombo | kastelo Marienburg | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militestro diplomato ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/10/Winrich_von_Kniprode.jpg/240px-Winrich_von_Kniprode.jpg)
Statuo de Winrich von Kniprode en la kastelo Marienburg
Li naskiĝis ĉirkaŭ 1310 en Monheim am Rhein apud Kolonjo. Von Kniprode servis kiel komandoro (komturo) de Dancigo (1338-1341) kaj Balga (1341-1343). En 1341 li estis plirangigita al Alta Marŝalo.
Winrich von Kniprode estis elektita Alta Majstro en 1351. Li longe konfliktis kontraŭ la Grandprinclando Litovio por okupi Livonion. Li venkis en batalo ĉe Rudau. Von Kniprode mortis en 1382 kaj estis entombigita en la kastelo Marienburg, en maŭzoleo sub la Kapelo sankta Anna.
De maldekstre: Hermann von Salza, Siegfried von Feuchtwangen, Winrich von Kniprode, Albreĥto (Prusio), statuoj de la kvar gvidaj Altaj Majstroj de la Germana Ordeno, en la kastelo Marienburg | ![]() La Kapelo de Sankta Anna, kun tri tomboŝtonoj de Altaj Majstroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, interalie de Winrich von Kniprode |
cenotafo omaĝe al Winrich von Knirode en Monheim am Rhein
🔥 Top keywords: