Zubajdo (Zubajda bint Ĝa`far ibn Mansur (arabe: زبيدة بنت جعفر بنت المنصور) (mortis en 832) estis nepino de abasida kalifo Al-Mansur, tra ties filo Ĝa'far, kaj kuzino (kiel patrino) de Harun al-Raŝid (766-809), kun kiu ŝi poste geedziĝis (781).

Zubajdo
kalif-edzino
Persona informo
Naskiĝoĉ. 766
en Bagdado
Morto10-an de julio 831 (0831-07-10)
en Bagdado
TomboTarsus Mosque (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojaraba vd
ŜtatanecoAbasida Kaliflando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioAbasidoj vd
PatroJa'far ibn Abdallah al-Mansur (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoSalsal bint Ata (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oHarun ar-Raŝid Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojAl-Amin Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas la plej konata abasida princino. Agadoj de ŝi kaj ŝia edzo estas temo de la Mil kaj unu noktoj.

Onidire, ŝia palaco 'zumis kiel abelujo' ĉar ŝi dungis cent virinojn por memorizi la koranon.

Ŝi estas memorhonorigita precipe pro ŝia agado por la simplaj homoj (ulema) kaj la malriĉuloj, kaj pro la serioj de putoj, ripozejoj kaj artaj akvobasenoj por la muslimaj pilgrimantoj apud la vojo de Bagdado al Mekko kaj Medino. La vojo estis renomita por ŝia honoro je Darb Zubajda (“Zubajda’ vojo”).