Ekologia Partio La Verduloj (Svedio)
La Ekologia Partio La Verduloj (svede Miljöpartiet de Gröna) estas sveda verda partio, unu el la politikaj partioj reprezentataj en la sveda parlamento, Riksdagen. Ĝia ĉefa politika programo estas medioprotekto kaj kontraŭado al Eŭropa Unio.
Ekologia Partio La Verduloj | |
---|---|
Miljöpartiet de Gröna | |
Verda partio | |
Lando | Svedio |
Estro | Isabella Lövin kaj Gustav Fridolin |
Fondiĝo | La 6-an de decembro 1981 |
Ĉefa sidejo | Pustegränd 1-3, Stokholmo |
Ideologio | mediprotekto |
Internacia aliĝo | Tutmondaj verduloj |
Retejo | http://www.mp.se |
Ĝi estis organizita kiel politika partio en 1981. En 1988 ĝi unuafoje eniris la svedan parlamenton, superante la limon de 4% de la donitaj voĉoj. En la parlamento ĝi ofte kunlaboras kun la socialdemokratoj. En la baloto de 2010, ĝi ricevis 7,34% de la voĉoj kaj 25 el la 349 parlamentanoj.
Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojNečínTimo PusaBushidoEsperantoLazzaro BonamicoVikipedioHelpo:EnhavoDua MondmilitoArnold BennettUzanto-Diskuto:TlustulimuInterretoVikipedio:MalgarantioVikipedio:KontaktojVikipedio:Forigendaj artikolojPortalo:KomunumoProva kaj ekzerca objekto CEVikipedio:DiskutejoMilena VelbaVikipedio:AktualaĵojSerĉilo-optimumigoFredl FeslUzanto:DominikVikipedio:Bonvenon al VikipedioKrystyna Łuczak-SurówkaVikipedia diskuto:ĈefpaĝoLinio 18 de la metroo de ParizoInforma teknologioVikipedio:EnkondukoŜablono:ParMetLin18SeksumadoFrancioSpiros SarafianDastgerdGrand Paris ExpressEtimologio